Vortaro · verbo
ŝvebi
ŝvebi/ˈʃve.bi/
Oficiala radiko ŝveb- (3. Oficiala Aldono, 1921)
ŝvebi estas esperanta vorto (verbo): Resti pendanta aŭ gliti en aero.
Signifo
- Resti pendanta aŭ gliti en aero
- fumo, grizaj nuboj ŝvebis en la aero
- mantelo el nigra veluro ŝvebas super la ĉevalo
- Resti en aero kun etenditaj, ne moviĝantaj flugiloj aŭ kun haltinta motoro
- blanka cigno ŝvebis en la aero
- super mi ŝvebas du agloj
- Disetendiĝi, disvastiĝi tra aero
- silento ŝvebis kelkminute
- la spirito de Dio ŝvebis super la akvo
- Daŭre restadi en imago aŭ memoro
- lia bildo ĉiam ŝvebas antaŭ miaj okuloj
- tiun vizaĝon […] mi penis skulpti […] tiel, kiel ĝi en la rememoro ankoraŭ ŝvebas antaŭ mia animo
- Resti nefiksa, necerta, sendecida, nedecidita
- ŝvebi inter vivo kaj morto
- ili retenis tion, kio jam ŝvebis ĉe ili sur la lango
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈʃve.bi/
- Silaboj
- ŜVE·bi
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- ŝvebradikoŝvebi
- ifinaĵoinfinitivo
Formoj
| infinitivo | ŝvebi |
|---|---|
| prezenco | ŝvebas |
| preterito | ŝvebis |
| futuro | ŝvebos |
| kondicionalo | ŝvebus |
| volitivo | ŝvebu |
| aktiva participo · daŭranta | ŝvebanta |
| aktiva participo · finita | ŝvebinta |
| aktiva participo · estonta | ŝvebonta |
Ekzemplaj frazoj
- Nuboj ŝvebis sur la blua ĉielo. #431998
- Malhelaj nuboj ŝvebas en la ĉielo. #612616
- Malbeno kvazaŭ ŝvebis super la familio. #725863
- En la ĉielo ŝvebas nigra vulturo. #1038773
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
En aliaj lingvoj
| English | hover, float (in the air) |
|---|---|
| Español | planear (al volar), cernerse, cerner, estar suspendido en el aire |
| Português | pairar |
| Français | flotter |
| Deutsch | schweben |
| Italiano | aleggiare, galleggiare (in aria), librarsi |
| Polski | unosić się |
| Русский | парить, реять, витать |
| Українська | ширяти, шугати, буяти, маяти |
| Nederlands | zweven |
| Magyar | lebeg, siklik (a levegőben) |
| 中文 | 飖 |
| 日本語 | 浮かぶ |
| Svenska | sväva |
| ไทย | ลอย (อยู่บนอากาศ) |
| Беларуская | лунаць |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.