Vortaro · substantivo
Epifanio
epifanio/e.pi.faˈni.o/
Oficiala radiko Epifani- (2. Oficiala Aldono, 1919)
Epifanio estas esperanta vorto (substantivo): Evangelia epizodo kaj la granda….
Signifo
- Evangelia epizodo kaj la granda kristana festo al ĝi dediĉita, festata je la 6a de januaro, kiu por plimulto de la kristanaj eklezioj estas la 12a tago post la Kristnasko
- la kristana agnosko de 1-a de januaro kiel novjara tago okazis nur en 1691 fare de papo Inocento la 12-a, antaŭe validis nur kristnasko, epifanio aŭ la unua adventa dimanĉo kiel jarkomenco
- adorado de la saĝuloj estas evangelia rakonto (Mateo 2:1–11) pri saĝuloj venintaj el Oriento por adori la ĵusnakiton Jesuo, […] la kristanoj rememoras ĝin per la festo Epifanio .
- En la okcidenta kristanismo temas pri la veno de „saĝuloj el la oriento“ [S. Mateo 2], aŭ, laŭ apokrifa tradicio, „Tri Reĝoj“, kiuj salutis Jesuon kiel Kriston.
- En la orienta kristanismo temas pri Dia apero en la tri personoj de la Triunuo dum „la bapto de la Sinjoro“ [S. Mateo 3:16-17], kiu epizodo malfermas la publikan agadon de Jesuo.
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /e.pi.faˈni.o/
- Silaboj
- e·pi·fa·NI·o
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- epifaniradikoepifanio
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | Epifanio | Epifanioj |
| akuzativo (-n) | Epifanion | Epifaniojn |
En aliaj lingvoj
| English | Epiphany |
|---|---|
| Español | Epifanía |
| Français | Épiphanie |
| Deutsch | Epiphanie, Epiphaniasfest |
| Polski | święto Trzech Króli, Epifania |
| Русский | Богоявление |
| Čeština | Zjevení Páně, sv. Tří králů |
| Slovenčina | Zjavenie Pána, sv. Troch kráľov |
| 日本語 | 公現祭 |
| Български | Богоявление |
| Català | Epifania |
| فارسی | خاجشویان |
| Bahasa Indonesia | Epifani |
| Беларуская | Эпіфанія, Аб’яўленьне Пана |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.