Esperantopedia

Vortaro · substantivo

fasado

fasado/faˈsa.do/

Oficiala radiko fasad- (1. Oficiala Aldono, 1909)

fasado estas esperanta vorto (substantivo): Fronto de konstruaĵo, enhavanta la….

Signifo

  1. Fronto de konstruaĵo, enhavanta la ĉefan enirejon
    • ili haltis momenton, por admiri la simplan belecon de la fasado, konstruita plejparte el poluritaj granitblokoj
    • li rigardis supren al la fasado de la unua domo por vidi, kiu nomo staras sur la breteto, indikanta la nomon de la strato
  2. Ekstera ŝajno, trompa ekstero
    • foje malantaŭ la skeptika fasado videblas idealismaj rebriletoj
    • nuntempe ĉiu granda entrepreno […] volas ŝajnigi sin ekologiamika kaj verd-respondeca, sen ke la publiko tamen vere sciu pri la vereco de tiuj fasadaj elmontroj

    vidu ankaŭ: aspekto, masko, nomo, reputacio

  3. Ekstera interfaco de programo aŭ komputa sistemo kun la ekstera mondo: kun la uzantoj, kun komputila reto ktp
    • fasado povas faciligi uzadon de neafabla programo, disponigante menuojn ktp
    • la fasada skemo provizas simpligitan interfacon kaŝanta plurajn interfacojn de subsistemo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/faˈsa.do/
Silaboj
fa·SA·do
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. fasadradikofasado
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativofasadofasadoj
akuzativo (-n)fasadonfasadojn

Ekzemplaj frazoj

  • Kiu scias, kion kaŝas la fasado? #2904007
  • Demokratio estas la fasado de kapitalismo. #13312258
  • La mafio uzas laŭleĝajn entreprenojn kiel fasadon. #3611267
  • Oni restaŭris nur la fasadon. #13050027

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishfacade, front-end interface, look and feel
Españolfachada, Interfaz de Usuario (computacional, de programas de computadora)
Portuguêsfachada, frontaria, frontispício (de edifício), portada
Françaisfaçade, interface
DeutschFassade, Frontseite, Stirnseite, Vorderseite
Italianofacciata, interfaccia
Polskifasada, fronton, front, interfejs
Русскийфасад, внешнее сопряжение
Українськафасад, зовнішній вигляд
Nederlandsfaçade, voorgevel
Češtinafasáda, průčelí budovy
Slovenčinafasáda, priečelie
Magyarhomlokzat, felület
中文店头
日本語正面
Българскифасада
Беларускаяфасад, зьнешнасьць, інтэрфэйс (праграмы)

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.