Vortaro · substantivo
kanoniko
kanoniko/ka.noˈni.ko/
Oficiala radiko kanonik- (1. Oficiala Aldono, 1909)
kanoniko estas esperanta vorto (substantivo): Honora titolo donebla de episkopo al….
Signifo
- Honora titolo donebla de episkopo al pastro alligita al katedralo por reciti la publikajn preĝojn kaj konsili la episkopon
- la kanoniko de Notre-Dame, ekslakeo de l’ kardinalo, rekomendis lin al Lia Kardinala Moŝto, kiel homon fidelan
- episkopoj, kanonikoj, ⫽ kaj abatoj kaj monaĥoj ⫽ […] ĉiuj estas niaj predoj .
- Membro de kapitulo (kanonikaro)
- la kanonikoj de Prago kaj de Vyšehrad sendis al Konstanco liajn malamikojn, kiuj abomenis neniun rimedon por makuli la honoron kaj la bonan nomon de Hus
- al la bretona reĝo Salomon (857-874) oni aljuĝas la fondon de gimnazio por kanonikoj
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ka.noˈni.ko/
- Silaboj
- ka·no·NI·ko
Vortfarado
- kanonikradikokanoniko
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | kanoniko | kanonikoj |
| akuzativo (-n) | kanonikon | kanonikojn |
Ekzemplaj frazoj
- La kanonikoj kaj la monaĥoj silente manĝis freŝajn persikojn. #13983849
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
En aliaj lingvoj
| English | canon |
|---|---|
| Español | canónigo |
| Português | cônego |
| Français | chanoine |
| Deutsch | Kanoniker, Stiftsherr, Chorherr |
| Polski | kanonik |
| Русский | каноник |
| Українська | канонік |
| Nederlands | kanunnik |
| Čeština | kanovník |
| Slovenčina | kanonik |
| Magyar | kanonok |
| 日本語 | 教会参事会員 |
| Català | canonge |
| Беларуская | канонік |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.