Esperantopedia

Vortaro · substantivo

kiraso

kiraso/kiˈra.so/

Oficiala vorto (Fundamento)

kiraso estas esperanta vorto (substantivo): Tre malmola, fortika ŝelo.

Signifo

  1. Tre malmola, fortika ŝelo
    • nukleaj centraloj laŭdire estas […] fortikaj kontraŭ mezaj aviadiloj, kaj neniu betonkiraso ŝirmas kontraŭ kraŝo
    • glacikirasaj altkrestoj .
  2. Metala, iafoje leda armaĵo, ŝirmanta la bruston kaj dorson
    • kiraso de kavaleriano
    • kupra kasko estis sur lia kapo, kaj per skvamita kiraso li estis vestita

    vidu ankaŭ: armaĵo, harniso, ŝildo, ŝirmarmo

  3. Aro de ŝtalaj platoj, fiksitaj sur militŝipo aŭ alia milita veturilo, por ŝirmi ĝin kontraŭ pafaĵoj
    • kirasaŭto
    • ĉu la avino aŭdis, ke Germanio estas konstruonta novan kirasŝipon ?

    sinonimoj: blendo

  4. Karapaco
    • (figure) kvin gigantoj en la nigraj insektkirasoj staris rekte kaj senmove .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/kiˈra.so/
Silaboj
ki·RA·so
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. kirasradikokiraso
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativokirasokirasoj
akuzativo (-n)kirasonkirasojn

Ekzemplaj frazoj

  • Batalante kontraŭ Aĥilo, Hektoro surhavis kirason. #12625528
  • Donu al mi la kirason. #6093315
  • Devas esti difekto ie en la kiraso. #12394126
  • Reptilioj havas skvamkovritan kirason. #4414948

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Українськакіраса, лати, броня, панцер
Češtinakrunýř, kyrys, pancíř
Slovenčinabrnenie, krunier, kyras, kyrys
中文铠甲
日本語胴鎧
Catalàcuirassa

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.