Esperantopedia

Vortaro · substantivo

lakeo

lakeo/laˈke.o/

Oficiala vorto (Fundamento)

lakeo estas esperanta vorto (substantivo): Hejma servisto ĉe riĉuloj, ordinare….

Signifo

  1. Hejma servisto ĉe riĉuloj, ordinare portanta livreon
    • ŝi estis sen kaleŝo, sen lakeoj, kaj vestita per siaj malbelaj vestoj
    • mi fariĝis lakeo de Kavaliro de Malto

    vidu ankaŭ: grumo, paĝio

  2. Humilaĉa homo sen memestimo; vola helpulo de fiuloj
    • la burĝaro kaj ĝiaj socialfaŝistaj lakeoj estos definitive neniigitaj
    • elirantaj de la kunveno, subpremitaj per la kapitulaco sen batalo, nin oni superŝutis per la insultoj – Lakeoj! – oni kriis al ni, supozante, evidente, ke ni estas la sindikataj funkciuloj, – gardohundoj !

    vidu ankaŭ: flatulo, sbiro, sklavo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/laˈke.o/
Silaboj
la·KE·o
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. lakeradikolakeo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativolakeolakeoj
akuzativo (-n)lakeonlakeojn

Ekzemplaj frazoj

  • La kompleza lakeo malfermis la pordon. #4839043
  • La lakeo surhavis striitan veŝton. #5075647
  • Pence estas nur la lakeo de Trump. #8366836
  • La palestinanoj opinias lin lakeo de Israelo. #8999985

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishservant, footman, flunkey, lackey
Españollacayo
Portuguêslacaio
Françaislaquais
DeutschLakai, Diener in Livree, Kriecher, unterwürfiger Mensch
Polskilokaj
Русскийлакей
Українськалакей
Nederlandslakei
Češtinalokaj, panský sluha, přen. přisluhovač
Slovenčinalokaj, poskok (pren)
Magyarlakály
中文爪牙
日本語従僕
Беларускаялёкай, халуй, паслугач

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.