Esperantopedia

Vortaro · substantivo

marĝeno

marĝeno/marˈdʒe.no/

Oficiala radiko marĝen- (1. Oficiala Aldono, 1909)

marĝeno estas esperanta vorto (substantivo): La malplena parto de paĝo ĉirkaŭ la teksto.

Signifo

  1. La malplena parto de paĝo ĉirkaŭ la teksto
    • mi daŭrigas la kutimon en la ekstera marĝeno de ĉiu paĝo indiki la lokon kie komenciĝas ĉiu Stephanus-paĝo per ĝia tradicia numero
    • li […] substrekis frazojn kaj faris notojn en la marĝenoj
  2. Regiono (ankaŭ figurasence) apudranda, ĉelima
    • Irlando estis malriĉa, postrestanta, izolita lando ĉe la marĝeno de Eŭropo
    • Albanoj fariĝis do popolo koloniita, ekzistanta kvazaŭ en geto ĉe la marĝenoj de ekonomiaj kaj financaj procezoj .

    sinonimoj: periferio vidu ankaŭ: limo, provinco, rando

  3. La nefiksita, libera interspaco limigita unuflanke de la jam fiksitaj donitaĵoj kaj aliflanke la ne eksterebla
    • la investo-kapitalo […] aĉetas sud-afrikajn akciojn, […] por kreskigi marĝenojn kaj profitojn
    • la produktado rapide kreskas, same kiel la konsumado, kies kreskomarĝeno estas konsiderinda

    subnocioj: erarmarĝeno, profitmarĝeno vidu ankaŭ: bordo, intervalo, spano

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/marˈdʒe.no/
Silaboj
mar·ĜE·no
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. marĝenradikomarĝeno
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativomarĝenomarĝenoj
akuzativo (-n)marĝenonmarĝenojn

Ekzemplaj frazoj

  • La distribuistoj petas esceptan marĝenon. #1284656
  • Skribante vi restigu marĝenon sur la papero! #2331252
  • Li loĝas en la marĝenoj de Alĝero. #9702394
  • Depende de la desegno la marĝeno povas esti kudre fermita aŭ resti malfermita. #5143376

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

marĝen-

En aliaj lingvoj

Englishmargin
Españolmargen
Portuguêsmargem (de livro)
Françaismarge
DeutschRand, Seitenrand, Peripherie, Spielraum
Polskimargines
Русскийполе (страницы)
Українськаполе, мн. береги (сторінки), марзан, край
Nederlandsmarge
Magyarmargó, lapszél
中文裕度
日本語余白
Românămargine
Catalàmarge
Беларускаяполе (старонкі)

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.