Vortaro · substantivo
plago
plago/ˈpla.ɡo/
Oficiala radiko plag- (4. Oficiala Aldono, 1929)
plago estas esperanta vorto (substantivo): Tutlanda longedaŭra katastrofo, kaŭzita….
Signifo
- Tutlanda longedaŭra katastrofo, kaŭzita de Dio kiel puno por la homoj
- la sep plagoj de Egiptujo.
- Li turnos sur vin […] ĉian malsanon kaj ĉian plagon
- Tutlanda granda longedaŭra katastrofo
- la plagon de fajro estis sekvonta la plago de malsato kaj de malsanoj
- plago de civila milito, de murdoj kaj de malsato
vidu ankaŭ: infesto, tragedio
- Grava longdaŭra ĝeno
- (figure) kian komercon? – ŝi diris indiferente, […] – mi vendis la bienon, kaj do tiu plago (daŭra ĝeno) finiĝis
- ratoj: pri tiu plago de la ŝipoj plendas la marveturaj kronikistoj de Pigafetta ĝis Melville
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈpla.ɡo/
- Silaboj
- PLA·go
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- plagradikoplago
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | plago | plagoj |
| akuzativo (-n) | plagon | plagojn |
Ekzemplaj frazoj
- Per peno kaj plago li transvivis. #580946
- Neniam nin trafu pli granda plago. #1039288
- Mikrotoj en la ĝardeno estas plago. #1557386
- Tio estas plago kun facila limigebleco. #2614312
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
plag-
- -o -i
plago plagi
En aliaj lingvoj
| English | plague |
|---|---|
| Español | plaga |
| Português | praga |
| Français | plaie, fléau, calamité |
| Deutsch | Plage, Heimsuchung |
| Polski | plaga |
| Русский | бедствие |
| Українська | лихо, нещастя, біда, Божа кара |
| Nederlands | plaag |
| Čeština | kalamita, neštěstí, pohroma, strast |
| Slovenčina | pliaga, pohroma |
| Magyar | sorscsapás, baj |
| 中文 | 大灾 |
| 日本語 | 災い |
| Беларуская | бедства, навала, пляга |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.