Esperantopedia

Vortaro · substantivo

sago

sago/ˈsa.ɡo/

Oficiala vorto (Fundamento)

sago estas esperanta vorto (substantivo): Vergeto kun ŝtona aŭ metala pinto, kiun….

Signifo

  1. Vergeto kun ŝtona aŭ metala pinto, kiun oni pafas, ekz. per pafarko aŭ blovtubo
    • li streĉis la pafarkon, metis sur ĝin sagon, ekcelis kaj pafis al la maljuna bona poeto rekte en la koron
    • li jam kapablis rajdi ĉevalon kaj depafi sagon sambone kiel multaj maturuloj

    vidu ankaŭ: arbalesto

  2. Sagoforma streko kun triangula ekstremo, simbolo de direkto aŭ de movo
    • la vortoj komenciĝas en la ĉeloj markitaj per sago .
  3. (de arko de cirklo) Plej granda streko orte liganta la arkon al la ŝnuro ĝin substreĉanta; la longo de tia streko
    • sago estas segmento de radiuso
    • la sago de arko detranĉita de centra angulo kun mezuro `alpha` estas porporcia al `1-cos(alpha//2)`.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈsa.ɡo/
Silaboj
SA·go
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. sagradikosago
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativosagosagoj
akuzativo (-n)sagonsagojn

Ekzemplaj frazoj

  • Li ĵetis sagon al la militisto. #479639
  • La sago montras la sekvendan vojon. #515340
  • Tempomuŝoj ŝatas sagon; bananmuŝoj ŝatas bananon. #636210
  • Li pafis sagon al la cervo. #995873

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

sag-

En aliaj lingvoj

Englisharrow, sagitta
Españolflecha, indicación, sagita
Portuguêsflecha
Françaisflèche
DeutschPfeil
Italianofreccia, senoverso
Polskistrzała, strzałka, wysokość
Русскийстрела, стрелка, сагитта
Nederlandspijl
Češtinašipka, šíp
Slovenčinašíp, šípka
Magyarnyíl, nyíl(ás), szagitta
中文箭头
Românăsăgeată, înălțimea (secțiunii cercului), săgeată (segment de cerc)
Българскистрела, стрелка
Svenskapil
Catalàfletxa, sageta, indicació, versinus
Беларускаястрала, стрэлка

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.