Vortaro · substantivo
akordo
akordo/aˈkor.do/
Oficiala radiko akord- (1. Oficiala Aldono, 1909)
akordo estas esperanta vorto (substantivo): Ĝusta konveneco inter pluraj aferoj.
Signifo
- Ĝusta konveneco inter pluraj aferoj
- en la kvieta aero delikate murmuris la arboj, kaj poste, kvazaŭ respondante la akordon de la naturo, muziko eksonis de la palaco
- mirigis min vidi tiom da homoj moviĝi en tiel granda akordo, kvazaŭ mankus al ili ĉiuj propraj sentoj kaj deziroj
sinonimoj: interakordo vidu ankaŭ: harmonio, kongrueco, konformeco
- Sameco de sentoj aŭ opinioj inter personoj
- kian akordon havas Kristo kun Belial ?
- maljusteco kaj malamo estigas ribelon kaj bataladon inter ili, sed justeco estigas akordon kaj amikecon .
sinonimoj: interakordo vidu ankaŭ: harmonio, konkordo, konsento, koncerto, kunsento, samopinieco, samsenteco
- Grupo de almenaŭ tri samtempaj tonoj, kutime produktanta agrablan sonon
- akordo maĵora, minora, bemola, diesa
- perfekta akordo
vidu ankaŭ: harmonio
- Oficiala interkonsento, ekz-e inter ŝtatoj
- kontrakti akordon
- akordo, kiun la 14 ŝtatoj neniam atingis
sinonimoj: interakordo vidu ankaŭ: interkonsento, kontrakto, traktato
- Fenomeno, per kiu la formo de iuj vortoj konformiĝas al tiu de aliaj, kun kiuj ili estas en sintaksa rilato
- akordo inter adjektivo kaj substantivo laŭ kazo kaj nombro
- inter verbo kaj la personpronoma subjekto Esperanto ne havas akordon: mi skribas, vi skribas, li skribas .
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /aˈkor.do/
- Silaboj
- a·KOR·do
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- akordradikoakordo
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | akordo | akordoj |
| akuzativo (-n) | akordon | akordojn |
Ekzemplaj frazoj
- Mi opiniis, ke ni trovis akordon. #994659
- Ni havis akordon. Vi malrespektis ĝin. #1302119
- Ni havis akordon. Malrespektis ĝin vi. #1302120
- Neniu estis en akordo kun ŝi. #1868697
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
akord-
- -o -a -i
- -ig- kaŭzi, igi
- -iĝ- fariĝi
- mal- malo, kontraŭo
- mis- erare, malĝuste
En aliaj lingvoj
| English | chord |
|---|---|
| Español | acuerdo, acorde |
| Português | acordo, concordância, acorde |
| Français | accord, adéquation, affinité, concordance |
| Deutsch | Einklang, Übereinstimmung, Gleichklang, Konsens |
| Polski | akord, harmonia dźwięków, porozumienie się, ugoda |
| Русский | согласие, согласованность, аккорд |
| Українська | акорд |
| Nederlands | overeenstemming |
| Čeština | akord, souzvuk alespoň tří tónů |
| Slovenčina | akord, súzvuk aspoň troch tónov, súlad |
| 中文 | 一致, 和弦 |
| 日本語 | 和音 |
| Română | coardă, armonia sunetelor, înțelegerea, acord |
| Hrvatski | akord |
| Slovenščina | tetiva |
| Lietuvių | styga |
| Latviešu | akords |
| Eesti | akord |
| Svenska | ackord, samklang |
| Dansk | akkord |
| Íslenska | hljómurinn |
| Català | harmonia, acord, concordança, concòrdia |
| Galego | acorde |
| Euskara | akordeak |
| العربية | وتر |
| עברית | הֶסכֵּם |
| हिन्दी | राग |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.