Vortaro · verbo
alproksimiĝi
alproksimiĝi/al.prok.siˈmi.dʒi/
Oficiala radiko proksim- (Fundamento, 1905)
alproksimiĝi estas esperanta vorto (verbo): Iri pli proksimen.
Signifo
- Iri pli proksimen
- alproksimiĝu kaj kisu min, mia filo
- [li] respekte alproksimiĝas kaj stariĝas genue
- (pri iu tempo, evento) Alveni
- vespere, kara edzo, kiam tiu malleviĝo de la suno alproksimiĝas, […] mi ne povas teni ĝin sekrete
- alproksimiĝis la tago de la granda festo kaj la junulo sin sentis maltrankvila
- Iom post iom pli profunde konsideri demandon, problemon, temon
- oni devas alproksimiĝi sen antaŭjuĝoj, ĉar [la teksto] estas for de la komunaj pensmanieroj, kaj starigas malfacilajn demandojn
- ĉiuj povis alproksimiĝi al aliaj kulturoj gustumante iliajn gustojn, ĉar ni ne forgesu, ke la historio de ĉiu popolo troviĝas ankaŭ en la manĝaĵoj
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /al.prok.siˈmi.dʒi/
- Silaboj
- al·prok·si·MI·ĝi
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
Formoj
| infinitivo | alproksimiĝi |
|---|---|
| prezenco | alproksimiĝas |
| preterito | alproksimiĝis |
| futuro | alproksimiĝos |
| kondicionalo | alproksimiĝus |
| volitivo | alproksimiĝu |
| aktiva participo · daŭranta | alproksimiĝanta |
| aktiva participo · finita | alproksimiĝinta |
| aktiva participo · estonta | alproksimiĝonta |
Ekzemplaj frazoj
- Nia ŝipo alproksimiĝis al la haveno. #525619
- La knabino alproksimiĝis al mi dancante. #555431
- La trajno alproksimiĝis al la urbo. #617608
- La fingro alproksimiĝas al la nazopinto. #624589
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
proksim-
- -a
- -iĝ- fariĝi
alproksimiĝi proksimiĝi alproksimiĝo
- -ig- kaŭzi, igi
- -ul- persono
- -um- nedifinita senco
- mal- malo, kontraŭo
En aliaj lingvoj
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.