Esperantopedia

Vortaro · substantivo

aranĝaĵo

aranĝaĵo/a.ranˈdʒa.ʒo/

Oficiala radiko aranĝ- (Fundamento, 1905)

aranĝaĵo estas esperanta vorto (substantivo): Io aranĝita rigardata kaj funkcianta….

Signifo

  1. Io aranĝita rigardata kaj funkcianta kiel tuto
    • la tabernaklo kaj ĝiaj stangoj kaj ĝiaj kolonoj kaj ĝiaj bazoj kaj ĉiuj ĝiaj vazoj kaj ĝia tuta aranĝaĵo
    • oni deprenu la katafalkon nun uzatan por la pontifikaj funebraj ceremonioj, anstataŭigante ĝin per aranĝaĵo humila kaj digna

    vidu ankaŭ: komponaĵo

  2. (de `p` el `n`, de `n` po `p`) Ĉiu el la diversaj manieroj vicigi `p` objektojn el n-elementa aro
    • la nombron de ĉiuj aranĝaĵoj de `n` po `p` oni signas per `A_n^p=n(n-1)(n-2)...(n-p+2)(n-p+1)`
    • la ses aranĝaĵoj de du elementoj el la aro `{a,b,c}` estas `ab`, `ac`, `bc`, `ba`, `ca`, `cb`.

    vidu ankaŭ: kombinaĵo, permutaĵo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/a.ranˈdʒa.ʒo/
Silaboj
a·ran·ĜA·ĵo

Vortfarado

  1. aranĝradikoaranĝo
  2. aĵsufiksokonkreta afero
  3. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoaranĝaĵoaranĝaĵoj
akuzativo (-n)aranĝaĵonaranĝaĵojn

Ekzemplaj frazoj

  • La aranĝaĵon malfermis kortuŝa plenumo de la nacia himno. #1325917
  • Tuj iru en la universitaton, ĉar tie okazos grava aranĝaĵo. #741864
  • La aranĝaĵo prezentos kaj diskutigos la nunan situacion de esperantolingvaj bibliotekoj kaj arkivoj. #2610331
  • Tabulkomputilo estas portebla komputilo kun ekrano, cirkvitoj kaj baterio kunigitaj en ununura aranĝaĵo. #2773428

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

aranĝ-

En aliaj lingvoj

Englishdevice, permutation (of n things taken p at a time)
Españoldispositivo, permutación (de n elementos tomados de p en p), combinación (de n elementos tomados de p en p)
Portuguêsdispositivo, permutação, arranjo
Françaisdispositif, arrangement (de n éléments pris p à p)
DeutschArrangement, Apparat, Variation (von n Elementen zur p-ten Klasse)
Polskiinstalacja, urządzenie, mechanizm, permutacja
Русскийустройство, размещение (из n по p)
Українськапристрій
Slovenčinausporiadanie
中文全套装备
עבריתהֶסדֵר
Bahasa Indonesiaalat, gawai, perlengkapan, perangkat
Беларускаяпрылада, разьмяшчэньне

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.