Vortaro · vorto
de
/de/
de estas esperanta vorto (vorto): Prepozicio montranta.
Signifo
- Prepozicio montranta
- Punkton en spaco, kie komenciĝas movo, malproksimiĝo, deiro
- veturi de Parizo ĝis Berlino
- mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo
sinonimoj: deloke de, disde, ekde, elde antonimoj: al, ĝis vidu ankaŭ: el, for, de antaŭ, de malantaŭ, de apud, de ĉe, de ĉirkaŭ, de inter
- Metaforan originon, devenon: objekton malproksiman, apartan, malsimilan
- de la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon
- viŝi de sia vizaĝo la ŝviton
sinonimoj: elde, disde, de el vidu ankaŭ: ĉirkaŭe de, najbare de, profite de, proksime de, malproksime de
- Kaŭzon
- li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto
- ili malaperis de subita teruro
sinonimoj: pro, kaŭze de
- Aganton
- post pasivaj participoj la prepozicio „de“ ĉiam montras nur la aganton
- la surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi
sinonimoj: age de, fare de, far, flanke de vidu ankaŭ: per, fare de, manke de, okaze de, zorge de
- Objekton
- mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro (por la fakto, ke li tuj plenumis mian deziron)
- donado de almozoj neniam malriĉigas
vidu ankaŭ: escepte de
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /de/
- Silaboj
- de
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Ekzemplaj frazoj
- Ĝi estas tiu de mia frato. #338536
- Hieraŭ oni ŝtelis de mi monon. #382734
- Kioto estas iama ĉefurbo de Japanio. #382790
- Li estas sendependa de siaj gepatroj. #382815
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
En aliaj lingvoj
| English | from, by |
|---|---|
| Español | de, desde |
| Português | de, por, desde |
| Français | de |
| Deutsch | mit, des, der, von |
| Polski | od, z, z powodu, (2. przypadek) |
| Русский | от, от (из-за), с (о времени), начиная с |
| Українська | и |
| Čeština | od, z, ze |
| Slovenčina | od |
| Magyar | -tól, -től, -ról, -ről |
| 日本語 | の |
| Română | din, dinspre, de |
| Български | от, на |
| Hrvatski | od |
| Slovenščina | od |
| Lietuvių | iš |
| Latviešu | no |
| Eesti | kohta |
| Dansk | af |
| Íslenska | af |
| Galego | de |
| العربية | من |
| עברית | שֶׁל |
| हिन्दी | की |
| বাংলা | এর |
| اردو | کے |
| 한국어 | 의 |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.