Esperantopedia

Vortaro · substantivo

doko

doko/ˈdo.ko/

Oficiala radiko dok- (4. Oficiala Aldono, 1929)

doko estas esperanta vorto (substantivo): Konstruaĵo servanta por elakvigi ŝipon,….

Signifo

  1. Konstruaĵo servanta por elakvigi ŝipon, ekzameni kaj ripari ĝian subakvan parton (doki ŝipon), aŭ eĉ por konstrui novan ŝipon
    • ni jam briligis la kanontubojn […] aspektis tiel timige, kvazaŭ ni estus ĵus venintaj el la doko
    • la dana kompanio decidis […] sendi siajn ŝipojn al doko en Hamburgo, por kompleta riparo

    vidu ankaŭ: kajo

  2. En la regionoj kun grandaj tajdoj, artefarita havena akvujo kun kluzoj, destinita por teni ŝipojn je la nivelo de la alta tajdo dum ŝarĝo kaj malŝarĝo
    • industria urbo, kiu havas grandegajn dokojn kaj ĝiaj sardinaj fabrikoj ludas gravan rolon .
  3. Apudkaja vartenejo por provizore konservi la elŝipigitajn komercaĵojn.

    vidu ankaŭ: arsenalo, tenejo, staplo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈdo.ko/
Silaboj
DO·ko
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. dokradikodoko
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativodokodokoj
akuzativo (-n)dokondokojn

Ekzemplaj frazoj

  • La ŝipo estas en doko por renovigo. #676556
  • La inĝenieroj pretigis planojn por nova doko. #2314708
  • Li estas ĉe la doko kaj trinkas kun senhejmuloj. #13136920

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishdry dock, locks, warehouse
Españoldique
Portuguêsdoca, docas
Françaisdock
DeutschDock
Polskidok, dok portowy
Русскийдок, пакгауз
Українськадок
Nederlandsdok, haven, stapelplaats
Češtinadok
Slovenčinadok, lodenica
Magyardokk, kikötőmedence, hajókiemelő
中文乾坞
日本語ドック, 船渠
Catalàdàrsena, dic, doc
Беларускаядок, пакгаўз

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.