Vortaro · adjektivo
formala
formala/forˈma.la/
Oficiala radiko formal- (2. Oficiala Aldono, 1919)
formala estas esperanta vorto (adjektivo): Akurate konforma al konataj reguloj.
Signifo
- Akurate konforma al konataj reguloj.
- Laŭkutima, laŭregula, laŭleĝa; konforma al konveneco, al dececo
- li plenumis ĉiujn formalajn detalojn de la edziĝa ceremonio.
- Farita laŭ ceremonia, oficiala formo
- La tagordo de la Inaŭgura Kunsido konsistas el formala malfermo de la kongreso
- li sin turnis ne al popoloj, sed al la formalaj reprezentantoj de tiuj popoloj — al diplomatoj
- Plenprecize esprimita, plenforma, en preciza formo jura aŭ matematika
- eble, se vi eligus formalan akuzon, mi konfesus
- [li] ĵus elmetis formalan plendon al la polico pri tio, ke oni ŝtelis ĉe li kofron .
- Rilata al la formo, sed ne al la esenco de la afero, laŭforma, priforma
- la rilatoj inter ili [estas] nur eksteraj, formalaj kaj maloftaj
- tia formala koncepto […] neniel kontentigas la postulojn de retoriko
vidu ankaŭ: malviva litero
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /forˈma.la/
- Silaboj
- for·MA·la
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- formalradikoformala
- afinaĵoadjektivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | formala | formalaj |
| akuzativo (-n) | formalan | formalajn |
Ekzemplaj frazoj
- Vi ne devas prepari formalan alparolon. #539356
- Vi ne bezonas esti tiom formala. #1154123
- Miaj usonaj klasoj estas malpli formalaj. #1429694
- Vi ne bezonas prepari formalan alparoladon. #2429403
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
formal-
- -a
formala
- -aĵ- konkreta afero
- mal- malo, kontraŭo
- kunmetaĵoj
En aliaj lingvoj
| English | formal |
|---|---|
| Español | formal |
| Português | formal |
| Français | catégorique, conventionnel, explicite, exprès |
| Polski | formalny |
| Русский | формальный |
| Українська | формальний, формений, зроблений за формою |
| Nederlands | formeel |
| Čeština | formální |
| Slovenčina | formálny |
| Magyar | formális, rendes, szokásos, hivatalos |
| 中文 | 形式上 |
| 日本語 | 外形的な |
| Català | formal |
| Беларуская | фармальны |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.