Vortaro · substantivo
genro
genro/ˈɡen.ro/
Oficiala radiko genr- (9. Oficiala Aldono, 2007)
genro estas esperanta vorto (substantivo): Leksika-gramatika eco de substantivoj,….
Signifo
- Leksika-gramatika eco de substantivoj, determinanta formon de rilataj vortoj referencantaj ilin, precipe (en Esperanto) la elekton de triapersona pronomo ununombra (li / ŝi / ĝi), de demandaj kaj neaj pronomoj (kiu? kio? ‐ neniu, nenio)
- vira, ina, neŭtra genroj en la lingvoj klasikaj
- ĝenerale, en la lingvoj artikolhavaj, la artikolo varias laŭ nombro, genro, kaj kazo .
subnocioj: aĵgenro, ulgenro
- Formo de kelkaj pronomoj (en Esperanto, nur triapersonaj ununombraj), aŭ (ne en Esperanto) gramatika formo de adjektivoj (ekz-e en la lingvoj latinidaj kaj slavaj) aŭ iuj formoj verbaj (ekz-e en la rusa), varianta laŭ la genro de ĉefvorto, al kiu tiuj adjektivoj aŭ verboj rilatas
- pasiva participo ingenra.
- Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (genus). La scienca nomo de specio konsistas el la majuskla nomo de la genro kaj la minuskla kromnomo por la specio
- la pavo estas genro kiu, konsistas el du specioj de spektakle rimarkinda plumaro .
parto de: familio
- Identigo kiel viro, virino aŭ io alia kaj asociigo kun socia rolo aŭ aro de kondutaj kaj kulturaj trajtoj, vestaĵoj, ktp
- ĝi ofte implicas strikte duumajn konceptojn de genro kaj seksumeco
- genro ne estas duuma
vidu ankaŭ: sekso
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈɡen.ro/
- Silaboj
- GEN·ro
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- genrradikogenro
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | genro | genroj |
| akuzativo (-n) | genron | genrojn |
Ekzemplaj frazoj
- Diskriminacio surbaze de genro estas malpermesita. #8097683
- La gramatika genro ne estas universala. #8730798
- Mankas gramatika genro al la hungara. #8730863
- La hungara ne havas gramatikan genron. #8730865
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
genr-
- -o
genro
- -ul- persono
- kunmetaĵoj
En aliaj lingvoj
| English | grammatical gender, genus, gender |
|---|---|
| Español | género |
| Português | género, gênero |
| Français | genre |
| Deutsch | Genus, Geschlecht, Gattung, Gender |
| Italiano | genere |
| Polski | rodzaj |
| Русский | род (грамм., биол.), гендер |
| Українська | гендер |
| Nederlands | genus, geslacht, gender |
| Čeština | druh, rod, řád |
| Slovenčina | rod (bot., zool.) |
| Magyar | főnévi nem, névmási nem, nem, nemzetség |
| Türkçe | cins, tür |
| 中文 | 性, 物种 |
| 日本語 | 性 |
| Català | gènere |
| עברית | מℷדר |
| ქართული | გენდერი |
| Беларуская | род |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.