Vortaro · substantivo
horizonto
horizonto/ho.riˈzon.to/
Oficiala radiko horizont- (1. Oficiala Aldono, 1909)
horizonto estas esperanta vorto (substantivo): Ĉirkaŭa linio, kie finiĝas nia….
Signifo
- Ĉirkaŭa linio, kie finiĝas nia vidkapablo, kaj kie la tero ŝajnas kuniĝi kun la ĉielo
- antaŭ liaj okuloj etendiĝis vasta horizonto
- li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto
vidu ankaŭ: perspektivo, pejzaĝo, fono
- La areo limigita de horizonto kaj aparte ties plej fora regiono
- en la horizonto estis videbla verda lando, akvo, multenombraj palmoj, kaj iom pli alte urbetoj kaj temploj
- en la horizonto aperas montetoj
- Limigita regiono, el kiu ne eliras la spirito; amplekso de la penso
- la horizonto de scienco estas la donitaĵoj
- la limoj de lingvoj ne nur limigas aŭ plivastigas nian personan horizonton, sed ankaŭ montras la potencon kaj la vastan influon de imperioj
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ho.riˈzon.to/
- Silaboj
- ho·ri·ZON·to
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- horizontradikohorizonto
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | horizonto | horizontoj |
| akuzativo (-n) | horizonton | horizontojn |
Ekzemplaj frazoj
- Granda ŝipo aperis ĉe la horizonto. #597020
- La ŝipo malaperis preter la horizonto. #651415
- Mi sentas, ke mia horizonto larĝiĝas. #1196182
- Sur la horizonto ekvidiĝis ia fumo. #1380486
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
En aliaj lingvoj
| English | horizon |
|---|---|
| Español | horizonte |
| Português | horizonte |
| Français | horizon |
| Deutsch | Horizont |
| Italiano | orizzonte |
| Polski | horyzont |
| Русский | горизонт |
| Українська | обрій, видноколо, горизонт |
| Nederlands | horizon |
| Čeština | horizont, obzor |
| Slovenčina | horizont |
| Magyar | láthatár, horizont, látókör |
| 中文 | 天边 |
| 日本語 | 地平線 |
| Ελληνικά | ορίζοντας |
| Беларуская | гарызонт |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.