Esperantopedia

Vortaro · verbo

propagi

propagi/proˈpa.ɡi/

propagi estas esperanta vorto (verbo): Peri, ebligi la disvastiĝon de io.

Signifo

  1. (pri medio, procezo) Peri, ebligi la disvastiĝon de io (ondo, energio, reakcio, organismo)
  2. (pri fizika medio, kampo) Peri, ebligi la disvastiĝon de ondoj, energio ks
    • lumpropagado
    • radiopropagado en la tera atmosfero suferas la tagajn ŝanĝojn de la jonigado de la plej supraj tavoloj de la atmosfero .
  3. (pri biologia medio) Peri, ebligi la disvastiĝon de organismo (viruso k.a.)
    • la celo estas, surbaze de faktoj kaj respekto de scienco, disvolvi internacian kunlaboron, serĉi virusan originon, kompreni la mekanismon de virusa propagado .
  4. Strebi disvastigi ideon; propagandi
    • [la] 16 reguloj – iam vaste propagataj de la entuziasmaj esperantistoj – neniel estas la gramatiko de Esperanto
    • spiri dum kelkaj minutoj, koncentrante vian atenton al via spiro […] malebligas al la cerbo propagi la negativajn pensojn, kiuj igos vian koleron kaj malpaciencon pligrandiĝi

    vidu ankaŭ: promocii, reklami, privarbi

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/proˈpa.ɡi/
Silaboj
pro·PA·gi
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. propagradikopropagi
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivopropagi
prezencopropagas
preteritopropagis
futuropropagos
kondicionalopropagus
volitivopropagu
aktiva participo · daŭrantapropaganta
aktiva participo · finitapropaginta
aktiva participo · estontapropagonta

Parencaj vortoj

propag-

En aliaj lingvoj

Englishpropagate, spread
Françaispropager
Deutschpropagieren
Polskipropagować, rozprzestrzeniać

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.