Vortaro · verbo
servi
servi/ˈser.vi/
servi estas esperanta vorto (verbo): Plenumi difinitan laboron aŭ taskon por….
Signifo
- Plenumi difinitan laboron aŭ taskon por profito aŭ utilo kaj sub dispono de iu
- servi iun, al iu
- dek du jarojn ili servis al Kedorlaomer, kaj en la dek-tria ili ribeliĝis.
subnocioj: servuti
- Kompleze havigi utilon al iu
- en tia okazo li multe servis al mi
- pri multaj el niaj frujaraj eminentuloj mankas al ni biografiaj informoj, kaj ni malbone servas al postaj generacioj, ne serĉante kaj arĥivante ilin .
- Surtabligi, prezenti manĝaĵon aŭ trinkaĵon al iu
- kiam oni servis al li malvarman kafon, li laŭte blasfemis
- li servis al li glason da biero
vidu ankaŭ: prezenti, oferti, proponi, regali, serviri (pilkon)
- Surtabligi, prezenti
vidu ankaŭ: prezenti, oferti, proponi, regali, serviri (pilkon)
- Esti utila por iu aŭ io
- karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro
- por kio servas mia laboro ?
sinonimoj: utili
- Esti uzata por io
- ĉio, kio moviĝas kaj vivas, servu al vi kiel manĝaĵo
- kelke da salatfolioj kaj kelke da kaŝtanoj […] servis al li kiel vespermanĝo
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈser.vi/
- Silaboj
- SER·vi
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- servradikoservo
- ifinaĵoinfinitivo
Formoj
| infinitivo | servi |
|---|---|
| prezenco | servas |
| preterito | servis |
| futuro | servos |
| kondicionalo | servus |
| volitivo | servu |
| aktiva participo · daŭranta | servanta |
| aktiva participo · finita | servinta |
| aktiva participo · estonta | servonta |
Ekzemplaj frazoj
- Mi estas preta servi al vi. #546142
- Eĉ bagatelo povas servi al celo. #548148
- Ŝtono servis al ni por seĝo. #548496
- Li ĉiel volas servi al homoj. #550622
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
serv-
- -o -i
servi servo
- -ad- daŭra ago
- -ant- aktiva, nuna
- -em- inklino
- -il- ilo
- -ist- profesiulo, adepto
- kunmetaĵoj
En aliaj lingvoj
| English | serve |
|---|---|
| Español | servir |
| Français | servir |
| Deutsch | dienen |
| Italiano | servire |
| Polski | obsługiwać, służyć, oddawać przysługę, serwować |
| Русский | служить |
| Українська | служити |
| Nederlands | dienen |
| Čeština | poskytovat službu, sloužit |
| Slovenčina | prisluhovať, slúžiť |
| Magyar | szolgál |
| 中文 | 侍候 |
| 日本語 | サーブ |
| Hrvatski | služe |
| Slovenščina | služijo |
| Lietuvių | tarnauti |
| Latviešu | kalpot |
| Eesti | teenima |
| Dansk | tjene |
| Íslenska | þjóna |
| Català | servir |
| Galego | servir |
| Euskara | balioko |
| العربية | خدمة |
| हिन्दी | सेवा कर |
| বাংলা | পরিবেশন করা |
| اردو | خدمت |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.