Vortaro · substantivo
vico
vico/ˈvi.tso/
vico estas esperanta vorto (substantivo): Sinsekvo da personoj aŭ objektoj….
Signifo
- Sinsekvo da personoj aŭ objektoj aranĝitaj laŭ unu linio, unu apud aŭ post alia
- Nilo ĝis Memfiso fluas inter du montaj vicoj
- birdoj […] fluge sekvis en du longaj vicoj
- Longa sinsekvo da okazoj aŭ momentoj en la tempo
- dediĉi tutan vicon da jaroj al la ellernado de [la latina] lingvo
- pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj, […] antaŭ ol la afero estos decidita
- En serio da alternaj movoj aŭ agoj, momento, je kiu ĉiu el ili plenumiĝas
- kiam mia vico alvenis […], oni diris ke […] mi devas pagi pli ol mi havis
- mi donis al ŝi mian vicon deklami
- (en aro E) Bildigo de iu subaro de la aro de entjeroj al E
- entjera, racionala, reela, kompleksa vico (vico de entjeroj, ks)
- la vico de ĉiuj entjeraj kvadratoj (la bildigo, kiu ĵetas naturalan entjeron `n` al `n^2`).
subnocioj: polinomo, progresio, serio, finia vico, vico de funkcioj, subvico, koŝia vico, aritmetika vico supernocio: familio vidu ankaŭ: termo, indico, barita, konstanta, kreskanta, malkreskanta, konverĝa, adhera
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈvi.tso/
- Silaboj
- VI·co
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- vicradikovico
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | vico | vicoj |
| akuzativo (-n) | vicon | vicojn |
Ekzemplaj frazoj
- Estis mia vico purigi la ĉambron. #428687
- Estas via vico respondi la demandon. #496223
- Bonvolu atendi ĝis estos via vico. #541376
- Li atendis ĝis estis lia vico. #543240
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
En aliaj lingvoj
| English | row, turn, sequence |
|---|---|
| Español | fila, hilera, serie, tanda |
| Português | fila, série, vez, seqüência |
| Français | rang, rangée, file, suite |
| Deutsch | Reihe, Linie, Schlange, Abfolge |
| Polski | szereg, rząd, sekwencja, progresja |
| Русский | ряд, череда, очередь, последовательность |
| Українська | рядок |
| Nederlands | rij, file, reeks, beurt |
| Čeština | fronta, pořadí, zástup, řada |
| Slovenčina | poradie, rad |
| Magyar | sor, sorozat |
| 中文 | 行列 |
| 日本語 | 行 |
| Hrvatski | red |
| Slovenščina | vrstica |
| Lietuvių | eilė |
| Latviešu | rinda |
| Eesti | rida |
| Dansk | række |
| Íslenska | róður |
| Català | rastellera, filera, sèrie, cua |
| Galego | liña |
| Euskara | ilara |
| العربية | الصف |
| हिन्दी | पंक्ति |
| বাংলা | সারি |
| اردو | قطار |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.