Esperantopedia

Vortaro · verbo

ĉirkaŭskribi

ĉirkaŭskribi/tʃir.kawsˈkri.bi/

Oficiala vorto (Fundamento)

ĉirkaŭskribi estas esperanta vorto (verbo): Marki limojn ĉirkaŭ io.

Signifo

  1. Marki limojn ĉirkaŭ io; enfermi en limojn
    • ĉirkaŭskribi temon, serĉon
    • la supraj kriteriaroj estas […] nesufiĉe precizaj […] por difini proverbon, […] ni tamen studos la proverbojn de la vidpunkto de iliaj formaj specifaĵoj, kio helpu ĉirkaŭskribi la demandon
  2. Priskribi ion per aliaj vortoj, kiam mankas aŭ estu prisilentita (ekzemple en enigmo) preciza esprimo
    • la vorto „afoŝé“ devenas el la joruba lingvo kaj konsistas el tri vortoj […], oni povus ĉirkaŭskribi ĝin per la vortoj „la eldirita fariĝas faro“ .
  3. Skribi ĉiudirekten
    • antaŭ li estas kelkaj libroj en la germana lingvo, aro da skizaĵoj, ĉirkaŭskribitaj folioj da papero .
  4. Trovi geometrian figuron desegneblan ĉirkaŭ dua, tiel ke la dua estu enskribita en la unua
    • ĉirkaŭskribi kubon ĉirkaŭ sfero.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/tʃir.kawsˈkri.bi/
Silaboj
ĉir·kaŭs·KRI·bi
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. ĉirkaŭradikoĉirkaŭo
  2. skribradikoskribo
  3. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivoĉirkaŭskribi
prezencoĉirkaŭskribas
preteritoĉirkaŭskribis
futuroĉirkaŭskribos
kondicionaloĉirkaŭskribus
volitivoĉirkaŭskribu
aktiva participo · daŭrantaĉirkaŭskribanta
aktiva participo · finitaĉirkaŭskribinta
aktiva participo · estontaĉirkaŭskribonta

Parencaj vortoj

skrib-

En aliaj lingvoj

Englishcircumscribe (tr, to limit), describe (tr, without using the word being described)
Españolcircunscribir
Portuguêscircunscrever
Françaiscirconscrire
Deutschumreißen, umschreiben, überall beschreiben, einschließen
Italianocircoscrivere
Polskiopisać, opisywać
Русскийописать
Українськаописувати
Magyarkörülír, körbeír, köréje rajzol
中文婉言表达, 内含
Românădescrie
Bahasa Indonesiamembatasi (tulisan), menggambarkan, mengatakan, melukiskan
Беларускаяапісваць

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.