Esperantopedia

Vortaro · adjektivo

delikata

delikata/de.liˈka.ta/

Oficiala vorto (Fundamento)

delikata estas esperanta vorto (adjektivo): Neforte kaj neakre impresanta la….

Signifo

  1. Neforte kaj neakre impresanta la sentumojn aŭ la spiriton, milda, dolĉa
    • aŭdiĝis blovado de delikata venteto
    • sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata, senŝela, delikata kiel prujno sur la tero, [ili] donis al ĝi la nomon manao
  2. Plaĉa per sia alta kvalito kaj nevulgareco
    • delikata tritika faruno
    • li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis ĝin.

    vidu ankaŭ: fajna, rafinita, subtila, nobla, poluri

  3. Facile rompebla, facile difektebla
    • vestita per tuniko el delikata tolo
    • delikata porcelano, tiel multekosta, sed ankaŭ tiel rompebla

    vidu ankaŭ: malforta, maldika

  4. Facile malbonigebla, postulanta subtilan spiriton kaj grandan zorgon por sukcesi
    • mi ne povis diskuti kun virino pri tiel delikata afero
    • ŝi volis konigi al sia patrino siajn dubojn pri tiu delikata punkto

    vidu ankaŭ: tikla

  5. Facile impresebla, sentema, akresenta, subtila, sagaca
    • delikata konanto de karakteroj.
    • sinjoro Gallimore jam havas spertojn super sia aĝo kaj posedas delikatan, filozofian spiriton
  6. Taktoplena, diskreta, netroiganta, ne ofendema
    • delikata laŭdo
    • montri siajn delikatajn morojn .

    vidu ankaŭ: modera

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/de.liˈka.ta/
Silaboj
de·li·KA·ta
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. delikatradikodelikata
  2. afinaĵoadjektivo

Formoj

singularopluralo
nominativodelikatadelikataj
akuzativo (-n)delikatandelikatajn

Ekzemplaj frazoj

  • Mi troviĝas en iom delikata situacio. #595509
  • Malnova arkitekturo estis belega kaj delikata. #964356
  • Mia patro morgaŭ kuiros delikatan manĝaĵon. #1437155
  • Tia ĉi floro havas delikatan bonodoron. #1565570

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

delikat-

En aliaj lingvoj

Englishdelicate, sensitive, fragile
Españoldelicado
Portuguêsdelicado, fino, brando, grácil
Françaisdélicat, sensible, fragile
Deutschsanft, empfindlich, leicht erregbar
Polskidelikatny
Русскийделикатный, мягкий, тонкий
Українськаніжний, витончений, тонкий, дрібний
Češtinachoulostivý, decentní, jemný, lahodný
Slovenčinadrobný, jemný, subtílny, útly
Magyarlágy, kifinomult
中文柔和地
日本語繊細な
Catalàdelicat, fi, subtil, sensible
עבריתעדין, רגיש, פגיע
Bahasa Indonesiahalus, lemah lembut, lembut, lunak
Беларускаядалікатны, мяккі, тактоўны

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.