Esperantopedia

Vortaro · adjektivo

subtila

subtila/subˈti.la/

Oficiala radiko subtil- (1. Oficiala Aldono, 1909)

subtila estas esperanta vorto (adjektivo): Konsistanta el tre maldikaj kaj….

Signifo

  1. Konsistanta el tre maldikaj kaj delikataj eretoj
    • subtila polvo
    • prenu al vi aromaĵojn: balzamon kaj stakton kaj galbanon bonodoran kaj puran olibanon, po egalaj partoj […] kaj pistu el tio subtilan pulvoron
  2. Malfacile rimarkebla pro sia delikateco kaj neintenseco
    • subtila nuanco
    • ekbrilis […] subtila fosforesko

    vidu ankaŭ: delikata

  3. Sentanta aŭ montranta plej delikatajn diferencojn kaj nuancojn
    • subtilaj trajtoj […] skulptataj tiel majstre
    • ŝia duone plenkreska sola filino […] estis delikata kaj subtila

    vidu ankaŭ: fajna, penetrema, rafinita, sagaca

  4. Maldika, delikatforma, impresanta kiel malfortika
    • ŝi estis delikata kaj subtila … kaj ŝajnis, ke ŝi povas nek vivi nek morti
    • Gracia, maldika, subtila figuro, malhela, onda hararo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/subˈti.la/
Silaboj
sub·TI·la
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. subtilradikosubtila
  2. afinaĵoadjektivo

Formoj

singularopluralo
nominativosubtilasubtilaj
akuzativo (-n)subtilansubtilajn

Ekzemplaj frazoj

  • Estas subtila diferenco inter ambaŭ vortoj. #490319
  • Estas subtilaj diferencoj inter la du. #1786211
  • Estas subtilaj diferencoj inter ambaŭ pentraĵoj. #2167863
  • Soifi estas subtila simptomo de senhidratigo. #5330098

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishsubtle
Españolsutil
Françaisfin, subtil
Deutschsubtil, fein, empfindsam
Italianosottile (fine), fine (sottile)
Polskisubtelny, delikatny, wyszukany, wytworny
Русскийтонкий, мелкий, утончённый, проницательный
Українськатонкий, дрібний, ніжний
Nederlandssubtiel
Češtinadrobný, jemný, křehký, subtilní
Slovenčinadrobný, jemný, subtílny, útly
Magyarfinom, pontos
中文细微
日本語微細な
Българскиковарен
Catalàsubtil, fi, tènue
Беларускаятонкі, дробны, далікатны, кволы

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.