Vortaro · substantivo
frato
frato/ˈfra.to/
frato estas esperanta vorto (substantivo): Virseksa ido de samaj gepatroj, rilate….
Signifo
- Virseksa ido de samaj gepatroj, rilate al samdevenaj idoj
- li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato
- Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin
- Homo, kiun oni amas kiel fraton, kaj kiu reciprokas tian amon
- amiko fariĝas frato en mizero
- li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj
vidu ankaŭ: kamarado, kolego, kompaniano, kunulo
- Titolo de ano en kelkaj religiaj ordenoj kaj en kelkaj societoj
- aŭdinte la bruon, la monaĥoj komprenos, ke la tentoj sieĝas iun fraton, kaj ĉiuj kune iros preĝi
- la predikanto direktas sin al […] „fratoj per Kristo“ […] laŭ la kutimo
vidu ankaŭ: monaĥo
- Homfrato
- karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio
- ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈfra.to/
- Silaboj
- FRA·to
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- fratradikofrato
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | frato | fratoj |
| akuzativo (-n) | fraton | fratojn |
Ekzemplaj frazoj
- Ĝi estas tiu de mia frato. #338536
- Mia frato nomis sian katon Hanako. #429576
- Mia frato estas nuntempe en Aŭstralio. #433329
- Mi havas du fratojn kaj fratinon. #435966
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
frat-
- -o -a
frato frata
- -ar- aro, kolekto
- -ec- eco, abstrakta kvalito
- -in- ina sekso
- bo- parenco per edziĝo
- ge- ambaŭ seksoj
- kunmetaĵoj
En aliaj lingvoj
| English | brother |
|---|---|
| Español | hermano |
| Português | irmão, mano, frei |
| Français | frère |
| Deutsch | Bruder, Ordensbruder, Klosterbruder, Mitmensch |
| Polski | brat |
| Русский | брат |
| Українська | брат |
| Nederlands | broer, broeder |
| Čeština | bratr, fráter, konvrš, mnich laik |
| Slovenčina | brat (v spoločenstve) |
| Magyar | fivér, fiútestvér, testvér, barát |
| Türkçe | erkek kardeş |
| 中文 | 弟兄 |
| 日本語 | 兄 |
| Română | frate |
| Български | брат |
| Hrvatski | brat |
| Slovenščina | brat |
| Lietuvių | brolis |
| Latviešu | brālis |
| Eesti | vend |
| Svenska | bror |
| Dansk | bror |
| Íslenska | bróðir |
| Català | germà |
| Galego | irmán |
| Euskara | anaia |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.