Esperantopedia

Vortaro · verbo

koincidi

koincidi/ko.inˈtsi.di/

Oficiala radiko koincid- (4. Oficiala Aldono, 1929)

koincidi estas esperanta vorto (verbo): Okazi en la sama momento kiel alia fakto.

Signifo

  1. Okazi en la sama momento kiel alia fakto
    • Virginio gravediĝis dum la sama epoko ol la markizino, […] la du akuŝoj proksimume koincidos
    • estas absolute necese, ke, en tiuj taktoj, viaj akcentataj notoj plene koincidu kun la miaj, por ke ni povu trafi la plenan efekton

    vidu ankaŭ: kolizii, kunokazi, renkontiĝi

  2. Interakordi, reciproke konformi
    • la raporto de l’ agento tute akurate koincidas kun la raporto de l’ komisaro
    • vi ĉiam kritikas ĉion, kio ne koincidas kun viaj anarkistaj ideoj

    vidu ankaŭ: harmonii, koheri, kongrui

  3. (p.p. geometriaj figuroj, nombroj, ktp) Havi sufiĉe vastan komunan parton, esti egalaj
    • la intersekco-punkto de la medianoj koincidas kun ĝia pezocentro
    • du figuroj, kies unu, ricevante taŭgan delokigon estas koincidigebla je la alia (bildo de la alia per tiu transformo), estas kongruaj
  4. (p.p. bildigoj, rilate al komuna subaro de iliaj fonto-aroj) Alpreni egalajn valorojn ĉe elementoj de tiu subaro
    • la funkcio eksponencialo koincidas kun (egalas al) sia derivaĵo
    • se du funkcioj koincidas sur iu intervalo, iliaj integraloj sur tiu intervalo egalas.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ko.inˈtsi.di/
Silaboj
ko·in·CI·di
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. koincidradikokoincido
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivokoincidi
prezencokoincidas
preteritokoincidis
futurokoincidos
kondicionalokoincidus
volitivokoincidu
aktiva participo · daŭrantakoincidanta
aktiva participo · finitakoincidinta
aktiva participo · estontakoincidonta

Ekzemplaj frazoj

  • Viaj paroloj koincidu kun viaj agoj. #763352
  • Teorio ne ĉiam koincidas kun praktiko. #1058894
  • Mia opinio ne koincidas kun via. #9778341
  • Mia naskiĝtago koincidas kun via. #528108

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

koincid-

En aliaj lingvoj

Englishcoincide, concur, align (match up with, be consistent with)
Españolcoincidir
Françaiscoïncider
Deutschzusammenfallen, gleichzeitig geschehen, sich zeitlich decken, zusammen treffen
Polskipasować, schodzić się, zbiegać się
Русскийсовпасть, совпадать
Українськазбігатися, відбуватися одночасно
Nederlandssamenvallen
Češtinabýt současný, koincidovat, krýt se, shodovat se
Slovenčinakoincidovať, kryť sa, zhodovať sa
Magyaregybeesik, egybevág
中文巧合
日本語同時に起こる
Românăduce, coincide, merge, vin împreună
Bahasa Indonesiabertepatan, bersamaan, sesuai, cocok
Беларускаясупадаць

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.