Esperantopedia

Vortaro · verbo

konduki

konduki/konˈdu.ki/

Oficiala vorto (Fundamento)

konduki estas esperanta vorto (verbo): Irigi iun kun si al iu loko, direktante….

Signifo

  1. Irigi iun kun si al iu loko, direktante lin laŭ sia propra plaĉo
    • la soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj
    • [li] prenis la patrinon je la mano, kondukis ŝin al la fenestro

    vidu ankaŭ: akompani, direkti, gvidi

  2. Ebligi al io aŭ iu iradon al iu loko
    • mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo
    • kanalo kondukas la akvon en la lagon
  3. Alvenigi per sia propra agado iun aŭ ion al nova stato
    • jen kien vi kondukis lin per viaj konsiloj!
    • la vilaĝestro […] kondukis la vilaĝon al ĝia sukceso
  4. Ebligi al iu alvenon al nova stato
    • diboĉado kondukas al malsano
    • espero kaj pacienco kondukas al potenco
  5. Agigi iun aŭ funkciigi ion laŭ sia propra volo, gardante por si la estrecon
    • konduki maŝinon, veturilon, la popolojn, la homojn
    • la plimulto el la virinoj lasas sin konduki de sia koro

    vidu ankaŭ: direkti, gvidi, tono

  6. (elektron, varmon, elektromagnetan ondon) Esti trairebla de ĝi
    • la metaloj bone kondukas elektron
    • oni sternis tri elektrajn kablojn de Tianshengqiao-hidroelektrejo en la limregiono de Yunnan, Guizhou kaj Guangxi por konduki elektron al Guangdong

    sinonimoj: kondukti

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/konˈdu.ki/
Silaboj
kon·DU·ki
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. kondukradikokonduki
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivokonduki
prezencokondukas
preteritokondukis
futurokondukos
kondicionalokondukus
volitivokonduku
aktiva participo · daŭrantakondukanta
aktiva participo · finitakondukinta
aktiva participo · estontakondukonta

Ekzemplaj frazoj

  • Drato estas uzata por konduki elektron. #440399
  • Tio ĉiam kondukas min ĉi tien. #440785
  • Li kondukis nin al la stacidomo. #442713
  • Espero kaj pacienco kondukas al potenco. #461924

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

En aliaj lingvoj

Englishto lead, conduct, to bring, to run
Españolconducir, manejar, guiar, llevar
Portuguêsconduzir, levar, guiar
Françaisconduire, acheminer, amener, guider
Deutschleiten, geleiten, führen, steuern
Polskiodprowadzać, prowadzić, wodzić, zawieść
Русскийвести, привести, приводить
Українськапривести
Nederlandsbegeleiden, besturen, leiden
Češtinavodit, řídit, vést
Slovenčinariadiť, viesť, vodiť
Magyarvezet
中文导
日本語鉛
Românăconduce
Hrvatskidovesti
Slovenščinavodi
Lietuviųvadovauti
Latviešuvadīt
Eestikaasa
Danskføre
Íslenskaleiða
Galegoconducir
Euskaraekar
العربيةقيادة
हिन्दीनेतृत्व
বাংলানেতৃত্ব
اردوقیادت

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.