Esperantopedia

Vortaro · verbo

konsumi

konsumi/konˈsu.mi/

Oficiala vorto (Fundamento)

konsumi estas esperanta vorto (verbo): Iom post iom detrui, forprenante partetojn.

Signifo

  1. Iom post iom detrui, forprenante partetojn
  2. Detrui iom post iom la substancon de io; malrapide kaj grade neniigi, perdigi
    • fajro […] konsumis la bruloferon
    • ĉiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, […] malsano kaj malagrablaĵoj!

    vidu ankaŭ: elĉerpi, elspezi

  3. Iom post iom detrui ion, prenante el substanco por sinnutrado aŭ por persona uzado
    • konsumi kandelon, viandon, panon
    • li konsumis la tutan provizon

    vidu ankaŭ: elsuĉi, formanĝi, foruzi

  4. Pereigi iun iom post iom per malrapida kaj konstanta senfortigado
    • malsato konsumos lian forton
    • nesatigebla soifo ŝin konsumis

    vidu ankaŭ: lacigi

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/konˈsu.mi/
Silaboj
kon·SU·mi
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. konsumradikokonsumo
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivokonsumi
prezencokonsumas
preteritokonsumis
futurokonsumos
kondicionalokonsumus
volitivokonsumu
aktiva participo · daŭrantakonsumanta
aktiva participo · finitakonsuminta
aktiva participo · estontakonsumonta

Ekzemplaj frazoj

  • Tiu klimatizilo konsumas multe da elektro. #711484
  • La ridantaj heredantoj konsumis sian heredaĵon. #1069733
  • Grandaj aŭtoj konsumas multe da benzino. #1335416
  • Japanio konsumas multajn tunojn da papero. #1434902

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

konsum-

En aliaj lingvoj

Englishconsume
Portuguêsconsumir, gastar, esgotar, roer
Françaisconsommer
Deutschaufbrauchen, verbrauchen, aufzehren, konsumieren
Polskikonsumować, spożywać, zużywać
Češtinakonzumovat, sníst, spotřebovat, strávit
Slovenčinakonzumovať, míňať, spotrebovať
中文摄食
日本語消費する
Românăconsuma, mânca

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.