Esperantopedia

Vortaro · substantivo

lavilo

lavilo/laˈvi.lo/

Oficiala radiko lav- (Fundamento, 1905)

lavilo estas esperanta vorto (substantivo): Instrumento aŭ aparato uzata por lavado.

Signifo

  1. Instrumento aŭ aparato uzata por lavado
    • la ferdeko estas striglita kaj lavita de la ŝipanaj laviloj ĝis la pargeta brilo
    • mi larĝe malfermas pordon de la eta kabino, frapinte ĝin sur randon de lavilo

    subnocioj: ŝvabrilo

  2. Substanco, per kiu oni preparas lavakvon
    • ilian tinkturon ne povas ellavi sapoj, negrave kiel potencaj laviloj ili estas
    • tiuj borkombinaĵoj […] estas uzataj en manĝaĵoj kaj laviloj

    subnocioj: lesivo, potaso, sapo, ŝampuo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/laˈvi.lo/
Silaboj
la·VI·lo

Vortfarado

  1. lavradikolavo
  2. ilsufiksoilo
  3. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativolavilolaviloj
akuzativo (-n)lavilonlavilojn

Ekzemplaj frazoj

  • La neceseja kuveto kun lavilo ne tre disvastiĝis ekster Japanujo. #4791133
  • Per malseka lavilo la buŝoj kaj gluecaj manoj estis frotpurigataj. #5420215
  • Manjo uzas fluidan lavilon por lesivi kaj delikatajn lavotaĵojn kaj mantukojn. #5637320
  • En la feriloĝejo ekzistas kameno, hejtilo, lavilo, vazlavilo, televidilo, gladilo, feno kaj polvosuĉilo. #3450774

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

lav-

En aliaj lingvoj

DeutschReinigungsgerät, Waschmitttel, Spülmittel
Polskimaszyna do prania (zmywania), środek czyszczący
Nederlandswasmiddel
中文内心净化
Bahasa Indonesiaalat cuci, detergen, sabun cuci
Беларускаяапарат для мыйкі, мыйня, мыйны сродак

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.