Esperantopedia

Vortaro · substantivo

orielo

orielo/o.riˈe.lo/

orielo estas esperanta vorto (substantivo): Iom larĝa parto de ĉambro, salono aŭ….

Signifo

  1. Iom larĝa parto de ĉambro, salono aŭ alia ejo de domo, elstaranta eksteren el la fasado, provizita je fenestroj, apogita sur korbelo (penda, korbela orielo) aŭ sur la grundo (surtera orielo)
    • ŝi vekiĝis preskaŭ je la tagmezo en sia dormoĉambro havanta orielon en la turo de la palaceto .
  2. En pluretaĝa domo, prisma aŭ cilindrosegmenta elstaraĵo sur la fasado, konsistanta el orieloj
    • la angula duetaĝa orielo provizita per reliefa ornamaĵo en ambaŭ etaĝoj .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/o.riˈe.lo/
Silaboj
o·ri·E·lo

Vortfarado

  1. orielradikoorielo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoorieloorieloj
akuzativo (-n)orielonorielojn

Ekzemplaj frazoj

  • Ĉe la domego, ekzistas grandega orielo. #5770171
  • Rigardante supren, mi ekvidis beletan renesancan orielon. #4464273
  • En la malnova urbokerno oni trovas ĉiupaŝe orielojn ĉe domanguloj. #1251634
  • Okulfrapa karakterizaĵo de tiu domo estas orielo el la tempo de la baroko. #4464280

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishoriel, bay window
Françaisoriel, fenêtre arquée
DeutschErker
Polskiwykusz
Русскийэркер, фонарь (архит.)
Українськаеркер
Nederlandserker
Češtinaarkýř
Slovenčinaarkier
中文凸窗
Românăbovindou
Norskkarnapp
Беларускаяэркер

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.