Esperantopedia

Vortaro · verbo

peli

peli/ˈpe.li/

Oficiala vorto (Fundamento)

peli estas esperanta vorto (verbo): Irigi rapide antaŭen, eksciti al rapida….

Signifo

  1. Irigi rapide antaŭen, eksciti al rapida kurado aŭ simple al foriro
    • peli brutojn sur herbejon
    • David […] pelis la brutojn antaŭ si
  2. Alkuri por atingi, persekuti
    • kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin
    • plej juna katido musojn jam pelas
  3. Movi, funkciigi, provizi per energio
    • [la maŝinon] antaŭenigas brilaj ŝtalaj kruroj nomataj piŝtoj, ĉi tiujn pelas la vaporo
    • avio[n…] […] pelas kaj ŝovas […] turbino, kiu ellasas kun granda rapido gason el malantaŭo
  4. Alvenigi iun al iu stato aŭ ago; instigi
    • amaso de oficiroj kaj altranguloj, kiun la pastroj pelas, kien ili volas kaj kiam ili volas
    • volupto […] ŝin pelis al la krimo

    vidu ankaŭ: puŝi

  5. Intensigi ian senton ĝis ia punkto
    • peli ĝis ekstremo la malamon
    • tro malproksime peli la singardon .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈpe.li/
Silaboj
PE·li
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. pelradikopeli
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivopeli
prezencopelas
preteritopelis
futuropelos
kondicionalopelus
volitivopelu
aktiva participo · daŭrantapelanta
aktiva participo · finitapelinta
aktiva participo · estontapelonta

Ekzemplaj frazoj

  • Tomo pelis la malamon ĝis ekstremo. #443990
  • Ne pelu tiun, kiu mem forkuras. #649232
  • Plej juna katido musojn jam pelas. #649421
  • Pli efike ol bato pelas malsato. #649460

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

pel-

En aliaj lingvoj

Englishdrive, propel
Españolimpeler, empujar, perseguir, instigar
Portuguêsimpelir
Françaischasser (devant soi), pousser (faire aller)
Deutschtreiben, antreiben, scheuchen, hetzen
Polskignać, gonić, pędzić
Русскийгнать
Українськапривод
Nederlandsdrijven, voortdrijven, opjagen
Češtinahnát, honit, pronásledovat, pudit
Slovenčinahnať, honiť, naháňať, poháňať
Magyarterel, hajt, hajszol
中文围猎
日本語ドライブ
Românăapăsa
Hrvatskipogon
Slovenščinapogon
Lietuviųvairuoti
Latviešudisku
Eestidrive
Danskkøretur
Íslenskadrif
Galegounidade
Euskarapase
العربيةمحرك
हिन्दीड्राइव
বাংলাড্রাইভ
اردوڈرائیو

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.