Esperantopedia

Vortaro · substantivo

tradicio

tradicio/tra.diˈtsi.o/

Oficiala radiko tradici- (1. Oficiala Aldono, 1909)

tradicio estas esperanta vorto (substantivo): Kultura heredado, seninterrompe kaj….

Signifo

  1. Kultura heredado, seninterrompe kaj vive transdonanta de unu generacio al alia opiniojn, ideojn, kutimojn, ritojn, rakontojn, rememorojn, artan stilon ktp
    • neniu nacia lingvo sekvas la rektajn vojojn de la racio kaj logika pensado, sed nur tiujn de la tradicio kaj kutimoj
    • ili daŭrigas la pragan tradicion ĝuste en ĝiaj plej tipaj valoroj: la mistikismo, la esoterismo, la bizara surrealismo de la tamen konkretaj detaloj

    vidu ankaŭ: kutimo, moro

  2. Tio kio estas tiamaniere transdonita
    • la unikeco de la vortfara sistemo kaŭzas ankaŭ tion, ke nek la okcidenta gramatika tradicio nek la pli modernaj metodoj lingvistikaj povas proponi ian modelon por ĝia priskribo
    • Parnaso estas greka monto, sur kiu, laŭ la tradicio, tronis Febo Apolono .
  3. Tiu parto de religia doktrino, kiu ne estas fiksita en ĝia Sankta Skribo, sed ekzistas en la ritoj, kutimoj, aŭtoritataj decidoj ktp.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/tra.diˈtsi.o/
Silaboj
tra·di·CI·o
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. tradiciradikotradicio
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativotradiciotradicioj
akuzativo (-n)tradiciontradiciojn

Ekzemplaj frazoj

  • Ĉi tiu tradicio malaperis antaŭ longe. #516916
  • Ni devas protekti la familiajn tradiciojn. #595358
  • Estas Usona tradicio fari naskiĝtagan deziron. #781774
  • Ni devas gardi la familiajn tradiciojn. #789512

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

tradici-

En aliaj lingvoj

Englishtradition
Españoltradición
Portuguêstradição
Françaistradition
DeutschTradition
Polskitradycja, obyczaj, podanie
Русскийпредание, традиция, наследие, Священное Предание
Українськатрадиція, звичай
Nederlandstraditie, overlevering
Češtinatradice, ústní podání
Slovenčinatradícia, ústne podanie
Magyarhagyományozás, hagyomány, tradíció
中文传统
日本語伝統
Българскитрадиция
Catalàtradició
Беларускаятрадыцыя, звычай

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.