Esperantopedia

Vortaro · verbo

cirkuli

cirkuli/tsirˈku.li/

Oficiala radiko cirkul- (3. Oficiala Aldono, 1921)

cirkuli estas esperanta vorto (verbo): Travojadi ian spacon aŭ vojreton,….

Signifo

  1. Travojadi ian spacon aŭ vojreton, konstante iri en ĝi de loko al loko
    • vintre en la domo varmega akvo cirkulas en la tuboj por teni la komfortan temperaturon en la ĉambroj
    • vi ripetis denove, Evelino, unu el la komunuzaj frazoj, kiuj cirkulas en la mondo
  2. Daŭre, rondire, cikle moviĝi (kutime pri io likva, gasa, nenombreble masa ‐ aŭ ara, kolektiva, amasa)
    • la sango cirkulas de la koro al la koro tra la pulmoj
    • tamen en ĉi tiu atomo, en ĉi tiu matematika punkto, cirkulas la sango, laboras la cerbo, deziras ion .
  3. Esti ade interŝanĝata aŭ pasigata de unu persono al alia en amaso, kolektivo, socio
    • mono, varoj cirkulas
    • sendube Hungario pagus grandan sumon por akiri la restantajn servicerojn, kiuj verŝajne ankoraŭ cirkulas en la nigra merkato .
  4. Amase moviĝi tien kaj reen
    • homoj kaj veturiloj cirkulas en la urbo.

    supernocio: svarmi

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/tsirˈku.li/
Silaboj
cir·KU·li
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. cirkulradikocirkuli
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivocirkuli
prezencocirkulas
preteritocirkulis
futurocirkulos
kondicionalocirkulus
volitivocirkulu
aktiva participo · daŭrantacirkulanta
aktiva participo · finitacirkulinta
aktiva participo · estontacirkulonta

Ekzemplaj frazoj

  • En Ameriko la aŭtoj cirkulas dekstraflanke. #1003611
  • La sango cirkulas tra la korpo. #1147353
  • Bonvole cirkulu, ne ĝenu la irvojon. #2384769
  • Super la fruktotorto zumante cirkulis muŝetaro. #2707692

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

cirkul-

En aliaj lingvoj

Englishcirculate
Españolcircular
Portuguêscircular
Françaisavoir cours (monnaie...), circuler
Deutschzirkulieren, verkehren, umgehen (verkehren)
Italianocircolare
Українськациркулювати, рухатися по колу, кружляти, рухатися взад і вперед
Češtinabýt v oběhu, cirkulovat, kolovat, obíhat
Slovenčinacirkulovať, obiehať
Magyarkering, cirkulál, közlekedik
日本語循環する
Catalàcircular
עבריתלסובב, להקיף
Bahasa Indonesiaberedar, berputar, bersirkulasi, berlegar
Беларускаяцыркуляваць, абарачацца

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.