Esperantopedia

Vortaro · verbo

dividi

dividi/diˈvi.di/

Oficiala vorto (Fundamento)

dividi estas esperanta vorto (verbo): Fari partojn el tuto, apartigi partojn….

Signifo

  1. Fari partojn el tuto, apartigi partojn de tuto, partigi
    • dividi la kukon en 6 partojn, laŭ 6 partoj
    • li dividis la homojn en du taĉmentojn

    vidu ankaŭ: -on-, dis-, fendi, duigi, tranĉi

  2. Disdoni al ĉiu lian parton
    • la patro dividis la pomojn inter la infanoj
    • li dividis inter ili siajn vivrimedojn

    vidu ankaŭ: distribui, dispartigi

  3. Ricevi, preni ĉiu sian parton el komuna tuto
    • saĝa sklavo regos super filo hontinda, kaj dividos heredon kune kun fratoj
    • kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon .
  4. Partumi, kunhavi, kunsperti
    • ne savos vi krimulon, sed kun li Dividos vi malbenon kaj mizeron
    • ŝi kore dividis la malĝojon de la malfeliĉa Praskovja Petrovna

    vidu ankaŭ: kompati, kunsenti, partopreni, samopinii

  5. Partumi, kunhavi

    vidu ankaŭ: kompati, kunsenti, partopreni, samopinii

  6. Plenumi la operacion divido
    • dividi 10 per 2
    • 5 dividite per 2 estas `2 1/2`.

    vidu ankaŭ: divizori, onigi

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/diˈvi.di/
Silaboj
di·VI·di
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. dividradikodivido
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivodividi
prezencodividas
preteritodividis
futurodividos
kondicionalodividus
volitivodividu
aktiva participo · daŭrantadividanta
aktiva participo · finitadividinta
aktiva participo · estontadividonta

Ekzemplaj frazoj

  • Dividu la kukon inter vi du. #535414
  • Dividu vian tagmanĝon kun via frato. #544504
  • Dividu la kukon inter vi tri. #545964
  • Ili dividis la profiton inter si. #548362

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

divid-

En aliaj lingvoj

Englishdivide
Españoldividir
Portuguêsdividir, repartir, desmembrar
Françaisdécouper, diviser, fractionner, partager
Deutschteilen, verteilen, dividieren
Polskipodzielić, rozdzielić, dzielić, współdzielić
Русскийделить
Українськачастка
Češtinadělit, rozdělit, členit
Slovenčinadeliť, členiť
Magyarmegoszt, tagol, szétoszt, (el)oszt
中文制造分裂, 除
日本語シェア
Românăîmpărți
Hrvatskiudio
Slovenščinadelež
Lietuviųdalis
Latviešudaļa
Eestiosa
Danskaktie
Íslenskahlut
Catalàdividir, partir, fraccionar, distribuir
Galegoshare
Euskaraarraila
العربيةحصة
हिन्दीशेयर
বাংলাভাগ
اردوحصہ

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.