Esperantopedia

Vortaro · substantivo

elnodiĝo

elnodiĝo/el.noˈdi.dʒo/

Oficiala radiko nod- (1. Oficiala Aldono, 1909)

elnodiĝo estas esperanta vorto (substantivo): Finiĝo de intrigo en rakonta verko, en….

Signifo

  1. Finiĝo de intrigo en rakonta verko, en kiu decidiĝas la sortoj de la roluloj aŭ solviĝas la enigmo kiu tenis la intereson de la spektantoj aŭ legantoj
    • la memreprezentaĵo de socio devas sekvi la aristotelajn dramaturgajn regulojn, tio estas, tritempa progresado: unue, la raporto, poste, la klimakso, kaj fine la elnodiĝo .

    vidu ankaŭ: dramo, katastrofo

  2. La fina stadio en la evoluo de io, la fina rezulto de komplikita sinsekvo da eventoj
    • oni povas en la ukraina politika krizo vidi la dramecan elnodiĝon de financa itinero, kiu fariĝis neeltenebla
    • tio signif[u]s la elnodiĝon de […] homaraj esencaĵoj: finon de komuna homeco, finon de la kuranta fataleco de la morto, finon de la individuiĝo .

    vidu ankaŭ: solvo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/el.noˈdi.dʒo/
Silaboj
el·no·DI·ĝo

Vortfarado

  1. elradikoelo
  2. nodradikonodo
  3. iĝsufiksofariĝi
  4. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoelnodiĝoelnodiĝoj
akuzativo (-n)elnodiĝonelnodiĝojn

Ekzemplaj frazoj

  • La filmo havas feliĉan elnodiĝon. #5492821
  • La titolo de la rakonto malvualas la elnodiĝon. #6551320

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

nod-

En aliaj lingvoj

Englishdenouement
Españoldesenredo, desenlace
Françaisdénouement
DeutschAuflösung, Dénouement, Lysis (Drama)
Русскийразвязка, завершение, исход, развязка (в романе
Українськарозв’язка
Magyarvégkifejlet, kifejlet (pl. drámában)
中文结幕
日本語大団円
Catalàdesenllaç, final
Bahasa Indonesiaawal sandiwara
Беларускаяразьвязка

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.