Esperantopedia

Vortaro · adjektivo

konforma

konforma/konˈfor.ma/

Oficiala vorto (Fundamento)

konforma estas esperanta vorto (adjektivo): Ekzakte laŭa.

Signifo

  1. Ekzakte laŭa
  2. Forme tre simila al alia objekto konsiderata kiel modelo
    • kopio konforma al la originalo
    • la fizika organizo de la homo estas konforma al tiuj de aliaj mamuloj
  3. Obea al tio, kion iu ordonis aŭ io trudis
    • mia konduto estis konforma al viaj ordonoj
    • niaj agoj estu konformaj al niaj diroj, principoj
  4. Celkonforma
    • [tiuj vestoj] estos konformaj al vi kaj bone aspektas
    • li certe ne elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazaŭ estas konformaj al liaj organoj de parolado, sed nur tiujn, kiujn li bezonas

    sinonimoj: adekvata, konvena

  5. (p.p. transformo) Angulfidela.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/konˈfor.ma/
Silaboj
kon·FOR·ma
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. konformradikokonformi
  2. afinaĵoadjektivo

Formoj

singularopluralo
nominativokonformakonformaj
akuzativo (-n)konformankonformajn

Ekzemplaj frazoj

  • Ĉio estu konforma al la reguloj. #3686272
  • La viro estis konforma al la priskribo. #605484
  • La uzanto-konto estas asociita kun konforma retpoŝtadreso. #2311143
  • Lia nomo estis konforma al lia aspekto. #4050554

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

konform-

En aliaj lingvoj

Englishconformal
Españolconforme, correspondiente, concordante
Portuguêsconforme, adequado, apropriado
Françaisconforme, adapté, adéquat, approprié
Deutschgetreu, konform, ähnlich, winkeltreu
Polskikonforemny, należyty, odpowiedni, stosowny
Русскийсоответствующий, сообразный, конформное (преобразование)
Nederlandsovereenstemmend
Češtinakonformní, odpovídající, přiměřený, shodný
Slovenčinakonformný, súhlasný, zhodný
Magyarmegfelelő, megegyező, szögtartó, konformis
中文合适
日本語一致した
Românăadecvat, conform, consecvent, potrivit
Беларускаяадпаведны, канформавы (мат.)

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.