Vortaro · verbo
ligi
ligi/ˈli.ɡi/
ligi estas esperanta vorto (verbo): Fiksi, ĉirkaŭvolvi per ŝnuro, ĉeno aŭ….
Signifo
- Fiksi, ĉirkaŭvolvi per ŝnuro, ĉeno aŭ alia rimedo, malhelpante liberan movon aŭ disiĝon
- [oni] ankron elĵetis kaj ligis al bordo ŝnuregojn
- ni ligis garbojn meze de la kampo
vidu ankaŭ: alglui, alteni, ĉeni, enĉenigi, interplekti, kateni, kroĉi, najli
- Limigi ies liberan agadon, ekz-e kreante al li moralajn devojn
- li neniigas ŝian promeson, […] per kio ŝi ligis sian animon
- la formo ja neniom nin ligas: se tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos
- Proksime interrilatigi plurajn aferojn.
- Kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo aŭ kaŭzeco aŭ mensa asocio
- ĉiu alia espero aŭ revo, kiun tiu aŭ alia persono ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata
- mi vin petas ligi la hodiaŭan vesperon kun la tiama kaj rememori, kiel mi sur la genuoj vin petegis
- Kunigi plurajn personojn per amikaj aŭ samcelaj rilatoj
- amikoj, kiujn ligas la sama ideo
- [jen] granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas
- Ebligi komunikiĝon inter pluraj lokoj
- la ĉefa linio de la Danaj fervojoj ligas Kopenhagon kun Korsor
- politikistoj havis la absurdan ideon ligi la ĉefstacidomon de Munkeno kaj la flughavenon per magnetŝveba trajno
vidu ankaŭ: konekti
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈli.ɡi/
- Silaboj
- LI·gi
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- ligradikoligo
- ifinaĵoinfinitivo
Formoj
| infinitivo | ligi |
|---|---|
| prezenco | ligas |
| preterito | ligis |
| futuro | ligos |
| kondicionalo | ligus |
| volitivo | ligu |
| aktiva participo · daŭranta | liganta |
| aktiva participo · finita | liginta |
| aktiva participo · estonta | ligonta |
Ekzemplaj frazoj
- Ili ligis la ŝteliston al arbo. #437546
- Li ligis la hundon al arbo. #537206
- Li ligis la branĉojn en faskojn. #610291
- Li ligis la paketon per ŝnuro. #677224
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
En aliaj lingvoj
| English | tie, bind |
|---|---|
| Español | amarrar, enlazar, ligar, atar |
| Português | prender, amarrar |
| Français | lier, relier, attacher |
| Deutsch | binden, anbinden, schnüren, festbinden |
| Polski | wiązać, związywać, powiązać, krępować |
| Русский | связывать, связать, привязать |
| Українська | в’язати, зв’язувати, пов’язувати, прив’язувати |
| Nederlands | vastmaken, vastbinden, binden |
| Čeština | pojit, sjednat, uzavřít, vázat |
| Slovenčina | spojiť, uviazať, zaviazať |
| Magyar | köt, megköt, összeköt, kötöz |
| 中文 | 縢 |
| 日本語 | 結ぶ |
| Bahasa Indonesia | mengikat, menjilid, membatasi, menghubungkan |
| Беларуская | зьвязваць, прывязваць |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.