Vortaro · substantivo
modalo
modalo/moˈda.lo/
modalo estas esperanta vorto (substantivo): Speciala kondiĉo, al kiu estas….
Signifo
- (Logiko) Speciala kondiĉo, al kiu estas subordigita la aserto de opinio
- la modaloj de ebleco, de eventualeco
- laŭ I. Kant la kategorioj de modalo estas ebleco, realeco kaj neceseco.
- Gramatika kategorio indikanta rilaton de diro al la realo (konstato, eventualo, probablo, deziro, ordono ktp) kaj esprimata per verbaj formoj (verba modalo) aŭ per aliaj rimedoj (intonacio, modalaj vortoj ktp)
- la indikativa, ordona, demanda modaloj de frazo
- la verboj havas dek du tempojn, tri modalojn, […] kaj kvin aspektojn .
- Gamo; la maniero, kiel plentonoj kaj duontonoj estas aranĝitaj en la gamo
- modalo […] doria, lidia, frigia, miksolidia ktp
- la iona modalo […], la dorika kaj la frigia modaloj
vidu ankaŭ: tonalo
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /moˈda.lo/
- Silaboj
- mo·DA·lo
Vortfarado
- modalradikomodalo
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | modalo | modaloj |
| akuzativo (-n) | modalon | modalojn |
Ekzemplaj frazoj
- Mi preferas lingvon, en kiu TAME, tempo, aspekto, modalo, kaj evidenteco, ĉiuj estas laŭvolaj. #10571002
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
En aliaj lingvoj
| English | modality |
|---|---|
| Português | modal |
| Deutsch | Modalität, Tonart, Modus (Tonart) |
| Polski | modus, postać czasownika |
| Русский | модальность, наклонение (глагола), форма глагола |
| Українська | модус, форма дієслова |
| Nederlands | modaliteit |
| Čeština | modalita |
| Slovenčina | modalita |
| Magyar | modalitás, mód, igealak |
| 日本語 | 様態 |
| Română | modus, forma verbului |
| Bahasa Indonesia | modalitas, modus, tangga nada |
| Беларуская | мадальнасьць, лад (дзеяслова), форма дзеяслова, строй |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.