Vortaro · substantivo
pakaĵujo
pakaĵujo/pa.kaˈʒu.jo/
Oficiala radiko pak- (Fundamento, 1905)
pakaĵujo estas esperanta vorto (substantivo): Fermebla parto de veturilo, destinita….
Signifo
- Fermebla (kaj kutime ankaŭ ŝlosebla) parto de veturilo (precipe aŭtomobilo), destinita por transporti pakaĵojn (valizojn, sakojn ktp) aŭ aliajn objektojn kiujn oni malvolas kunpreni en la kabinon
- dirinte tre lakone: „la haŭto taŭgas por bona mansako“, [la ŝoforo] senhezite ĵetis la serpenton en la pakaĵujon de sia aŭto kaj forveturis
- livereblas la Twizy Cargo kun pakaĵujo de 180 litroj kaj ŝarĝokapacito de 75 kg .
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /pa.kaˈʒu.jo/
- Silaboj
- pa·ka·ĴU·jo
Vortfarado
- pakradikopako
- aĵsufiksokonkreta afero
- ujsufiksoujo, lando
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | pakaĵujo | pakaĵujoj |
| akuzativo (-n) | pakaĵujon | pakaĵujojn |
Ekzemplaj frazoj
- En la pakaĵujo estas kvin valizoj. #5333861
- Nia pakaĵujo estas tro malgranda. #5334029
- Estas nenio en la pakaĵujo. #9304819
- Estas dormosako por vi en la pakaĵujo. #12309956
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
En aliaj lingvoj
| English | boot, trunk |
|---|---|
| Français | coffre |
| Deutsch | Kofferraum |
| Polski | bagażnik |
| Русский | багажник |
| Nederlands | kofferruimte |
| Türkçe | bagaj yeri |
| 中文 | 后备箱 |
| Română | cufăr, portbagaj |
| Български | багажника |
| Bahasa Indonesia | peti |
| Беларуская | багажнік |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.