Esperantopedia

Vortaro · substantivo

perturbo

perturbo/perˈtur.bo/

perturbo estas esperanta vorto (substantivo): Misfunkciado pro ia malordo.

Signifo

  1. Misfunkciado pro ia malordo
    • la militajn perturbojn sekvis en 1922 periodo de vigla aktivado por Esperanto
    • lia ĵusa diro kaŭzis perturbon en reto de rilatoj .
  2. Malordo en maŝino, sistemo
    • dum jardekoj oni profitas de bone sekurigita elektra reto, kiu apenaŭ konis perturbojn .

    vidu ankaŭ: incidento, paneo

  3. Malordo en la homa korpo pro malbona funkcio de iu organo
    • alergiajn perturbojn kaŭzas al ŝi laktuko, cepoj kaj multaj aliaj legomoj
    • subite la skribo fariĝis malregula, ateste pri fortega psika perturbo

    subnocioj: anoreksio, dispepsio, fobio, neŭrozo, psikozo

  4. Anima ĝeno, malagrablaĵo pro iu penso aŭ imago
    • liaj esprimoj estas ĝuste kalkulataj por veki en mi perturbon
    • sub ĉio estis sento de perturbo: estis ia malagrablaĵo, kiun mi ne volis pripensi .

    vidu ankaŭ: afekcio

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/perˈtur.bo/
Silaboj
per·TUR·bo

Vortfarado

  1. perturbradikoperturbo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoperturboperturboj
akuzativo (-n)perturbonperturbojn

Ekzemplaj frazoj

  • Ĉu vi havas perturbojn de vidkapablo? #706373
  • Amo estas nur portempa hormona perturbo. #3197634
  • Janio havas severan posttraŭmatan streĉan perturbon. #9483069
  • Manjo suferas pro posttraŭmata streĉa perturbo. #9658192

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

perturb-

En aliaj lingvoj

Englishdisorder, disturbance, interference, perturbation
Portuguêsdefeito, falha, enguiço
Françaisdérangement, perturbation
DeutschStörung, Fehlfunktion, Dysfunktion
Polskiperturbacja, zaburzenie, zakłócenie
Українськапертурбація, безладдя, порушення, розлад
Nederlandsstoring
Češtinaporucha
Slovenčinaporucha
中文扰乱
日本語混乱
Românăperturbare, dezordine, deranja
Беларускаязбой, разлад, дысфункцыя

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.