Esperantopedia

Vortaro · verbo

ripozi

ripozi/riˈpo.zi/

Oficiala vorto (Fundamento)

ripozi estas esperanta vorto (verbo): Resti dum kelka tempo nelaborante,….

Signifo

  1. Resti dum kelka tempo nelaborante, nenion farante, por refreŝigi siajn fortojn
    • Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro
    • [ŝi] ne ripozis eĉ unu momenton, sed tuj komencis la preparadon

    vidu ankaŭ: ĉesi, halti, kvieta, malstreĉiĝi, paŭzi, regeneri

  2. Senmove kviete kuŝi: ) saĝo
    • estis alligita al la plafono lulilo, en kiu la infano de Doroteo ripozis per trankvila dormo
    • [la tendo estis] provizita je la plej belaj kusenoj, sur kiuj devis ripozi la gefianĉoj en la trankvila malvarmeta nokto

    vidu ankaŭ: dormi

  3. Kuŝi malvive en tombo, esti entombigita
    • iam mi ripozos je eterne en trankvilo
    • la faraonoj, ĉi tiuj dioj, kiuj estis antaŭ ni, ripozas en siaj piramidoj

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/riˈpo.zi/
Silaboj
ri·PO·zi
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. ripozradikoripozo
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivoripozi
prezencoripozas
preteritoripozis
futuroripozos
kondicionaloripozus
volitivoripozu
aktiva participo · daŭrantaripozanta
aktiva participo · finitaripozinta
aktiva participo · estontaripozonta

Ekzemplaj frazoj

  • Vi estas malsana. Vi devas ripozi. #431705
  • Ni ripozis tie dum unu horo. #499930
  • Se vi laboras sidante, ripozu starante. #579619
  • Post laciga laboro estas bone ripozi. #670677

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

ripoz-

En aliaj lingvoj

Englishrest
Españoldescansar, reposar
Portuguêsdescansar
Françaisreposer, se reposer
Deutschruhen, ausruhen, verschnaufen, rasten
Polskiodpoczywać, wypoczywać
Русскийотдыхать, отдохнуть, покоиться
Українськавідпочивати, спочивати
Nederlandsuitrusten, pauzeren, rusten
Češtinabýt v klidu, oddechnout (si), odpočinout si, odpočívat
Slovenčinaoddýchnuť si, odpočívať
Magyarpihen, nyugszik
中文休息
日本語休息する
Svenskavila
فارسیاستراحت کردن, آرمیدن، آرامیدن, آرمیدن
Bahasa Indonesiamengaso, beristirahat, berehat, beristirahat (dlm damai)
Беларускаяадпачываць, спачываць

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.