Esperantopedia

Vortaro · substantivo

sceno

sceno/ˈstse.no/

Oficiala vorto (Fundamento)

sceno estas esperanta vorto (substantivo): Emociiga aŭ interesa vidata okazo.

Signifo

  1. Emociiga aŭ interesa vidata okazo
    • instrua, neforgesebla, naŭza sceno
    • unu sceno fiksiĝis en la memoro de Ramzes: sur la deklivo de monteto laboris tri gruoj: unu verŝis akvon el la rivero en la plej malaltan puton, la dua ĉerpis el ĝi […]
  2. Senrompa agado de samaj rolantoj, subparto de teatra akto
    • la tuta sceno estas parolata per mallaŭtigata voĉo
    • muta (senparola) sceno
  3. Figurado de homoj en tipa situacio
    • ĉiuj muroj estis kovritaj per pentraĵoj, prezentantaj scenojn el la vivo de l' antaŭuloj de Sofra: militojn, marajn vojaĝojn kaj ĉasojn
    • Desegnoj kaj fotoj […] „tradukas“ scenon tridimensian en dudimensian surfacon
  4. Scenejo
    • oni aŭdas pafojn post la sceno
    • ĝi neniam estis donata sur la sceno

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈstse.no/
Silaboj
SCE·no
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. scenradikosceno
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoscenoscenoj
akuzativo (-n)scenonscenojn

Ekzemplaj frazoj

  • La piloto detale priskribis la scenon. #646358
  • La sceno profundiĝis en mia memoro. #1018265
  • Mi neniam vidis tiel belan scenon. #1339660
  • La sceno eniĝis en lia memoro. #1803366

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

scen-

En aliaj lingvoj

Englishscene
Españolescena
Portuguêscena, cenário, palco
Françaisscène
DeutschSzene, Bühne
Italianoscena
Polskiscena
Русскийсцена
Українськасцена, ява
Nederlandsscène, toneel
Češtinascéna, výjev, výstup
Slovenčinascéna, výjav, výstup
Magyarjelenet, szín
中文光景
日本語場
Българскисцена
Catalàescena
עבריתסצינה
Bahasa Indonesiapemandangan, layar, panggung, pentas
Беларускаясцэна

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.