Esperantopedia

Vortaro · verbo

stumbli

stumbli/ˈstum.bli/

stumbli estas esperanta vorto (verbo): Faleti, duonfali.

Signifo

  1. Faleti, duonfali
    • li stumblis antaŭ la eniro en manĝoĉambron kaj klarigis ĉi tiun malagrablaĵon per la elirinta renkonten kato
    • ĝismorte laca, en pezaj malsekaj botoj mi vagis […] stumblante sur telefonfadenon
  2. Senkonscie fari malgrandajn erarojn
    • mi ĉiam stumblas ĉe tiu silabo (balbuti)
    • ni stumblas refoje ĉe la sama demando

    vidu ankaŭ: erari

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈstum.bli/
Silaboj
STUM·bli
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. stumblradikostumblo
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivostumbli
prezencostumblas
preteritostumblis
futurostumblos
kondicionalostumblus
volitivostumblu
aktiva participo · daŭrantastumblanta
aktiva participo · finitastumblinta
aktiva participo · estontastumblonta

Ekzemplaj frazoj

  • Mi preskaŭ stumblis sur didelfo pasintnokte. #567997
  • Portante ŝuojn tro grandajn, oni stumblas. #2181604
  • Mi stumblis sur radiko de arbo. #3489854
  • Zorgu ne stumbli sur la dratoj. #8692969

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

stumbl-

En aliaj lingvoj

Englishstumble, trip, misstep, miss one's step
Françaistrébucher, broncher
Deutschstolpern, hängen bleiben, straucheln
Polskipotknąć się
Русскийспотыкаться, споткнуться, оступиться, запнуться
Українськаспотикатися, оступатися
Nederlandsstruikelen
Magyarmegbotlik
中文绊
日本語つまずく, よろめく, とちる, 言い間違える
Catalàensopegar, entrebancar-se, topar-se
Bahasa Indonesiatersandung, terantuk
Беларускаяспатыкацца, спатыкнуцца, запінацца, мікаць

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.