Esperantopedia

Vortaro · adjektivo

tanĝa

tanĝa/ˈtan.dʒa/

tanĝa estas esperanta vorto (adjektivo): Tia, ke en la ĉirkaŭaĵo de `M` ĝi….

Signifo

  1. (p.p. rekto rilate al kurbo aŭ surfaco ĉe iu punkto `M` de ĝi) Tia, ke en la ĉirkaŭaĵo de `M` ĝi sekcas la kurbon aŭ la surfacon nur en tiu punkto kaj povas esti konsiderata kiel la limesa pozicio de sekcanto, kiam la du punktoj de intersekco kune strebas al `M`
    • tanĝa al cirklo estas ĉiu rekto, kiu sekcas ĝin en nur unu punkto.
  2. (p.p. ebeno rilate al surfaco ĉe iu punkto de ĝi) Inkluzivanta ĉiujn rektojn tanĝajn al la surfaco ĉe la koncerna punkto
    • tanĝa al sfero estas ĉiu ebeno, kiu sekcas ĝin en nur unu punkto.
  3. (p.p. du kurboj aŭ du surfacoj ĉe punkto komuna al ambaŭ) Tiaj, ke ĉiu rekto tanĝa al unu tanĝas ankaŭ la duan ĉe tiu sama punkto
    • tanĝaj cirkloj
    • Ison estas kometo tiel nomata tanĝa, ne perioda .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈtan.dʒa/
Silaboj
TAN·ĝa

Vortfarado

  1. tanĝradikotanĝi
  2. afinaĵoadjektivo

Formoj

singularopluralo
nominativotanĝatanĝaj
akuzativo (-n)tanĝantanĝajn

Ekzemplaj frazoj

  • Vektora kampo atribuas al ĉiu punkto sur sternaĵo vektoron en la respektiva tanĝa spaco. #11663798

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

tanĝ-

En aliaj lingvoj

Englishtangent
Françaistangent
DeutschTangenten-, Tangential-, tangential
Polskistyczny
Русскийкасательный, касающийся
中文切
Беларускаядатычны

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.