Vortaro · verbo
taŭzi
taŭzi/ˈtaw.zi/
taŭzi estas esperanta vorto (verbo): Tiri, skui ion pli-malpli molan,….
Signifo
- Tiri, skui ion pli-malpli molan, ŝanĝante ĝian formon.
- Tirskue aŭ ĉife disigi, tordi, misformi
- ŝi embarase taŭzas la pajloĉapelon en la manoj
- li tusetadis kaj senbezone taŭzis la manuskripton
vidu ankaŭ: pluki
- Tirskue malimpliki harojn, fadenojn aŭ similan konfuzitaĵon
- taŭzi lanon, ĉevalharojn, matracon
- ŝiaj etaj […] manetoj, kiel tenerige ili iras al la haroj, kiel am-veke ili taŭzas la senkomparajn buklojn !
- Kvazaŭ tirskue mistrakti iun
- tiu ĝenas min, li taŭzas mian kvieton, ĉu li ne povas mortaĉi silente sen ĝeni la aliajn .
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈtaw.zi/
- Silaboj
- TAŬ·zi
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- taŭzradikotaŭzi
- ifinaĵoinfinitivo
Formoj
| infinitivo | taŭzi |
|---|---|
| prezenco | taŭzas |
| preterito | taŭzis |
| futuro | taŭzos |
| kondicionalo | taŭzus |
| volitivo | taŭzu |
| aktiva participo · daŭranta | taŭzanta |
| aktiva participo · finita | taŭzinta |
| aktiva participo · estonta | taŭzonta |
Ekzemplaj frazoj
- Manjo taŭzis la harojn al sia plej bona amikino. #3225054
- La leono sovaĝe taŭzis la karnon de la antilopo. #4856671
- La knabinoj taŭzis la harojn unu al la alia. #5752906
- La ŝtormo taŭzis ŝian hararon kaj la pluvo ŝin tramalsekigis. #3307437
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
En aliaj lingvoj
| English | tousle |
|---|---|
| Українська | приводити в безладдя, м’яти, бгати, тріпати |
| Беларуская | мяць, камечыць, лахмаціць, торгаць |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.