Esperantopedia

Vortaro · substantivo

trunko

trunko/ˈtrun.ko/

Oficiala vorto (Fundamento)

trunko estas esperanta vorto (substantivo): Plej dika parto de arbo, kiu vertikale….

Signifo

  1. Plej dika parto de arbo, kiu vertikale elstaras el la tero kaj el kiu elkreskas la branĉoj
    • mi suprengrimpos la palmotrunkon
    • li alligas al la vinbertrunko sian azenidon kaj al la delikata vinberbranĉo la [azenidon]
  2. Trunketo
    • jen sep spikoj leviĝas sur unu spiktrunko
    • ŝi […] kaŝis ilin en la trunkoj de lino
  3. Centra parto de animala korpo krom kapo kaj membroj (t.e. torako, abdomeno kaj pelvo)
    • unu batalisto havis du manojn fortranĉitajn, dua rompitan kapon ĝis la trunko, el tria eliĝis la intestoj .

    vidu ankaŭ: torako, torso, busto

  4. Malsupra parto de geometria solido, kies supron oni detranĉis
    • trunko de piramido
    • konustrunko

    sinonimoj: stumpo

  5. Cilindroforma meza parto de objekto, kolono, kandelingo ks
    • faru kandelabron […], ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj […] elstaru el ĝi
    • li faras sapajn vezikojn […] ĉe la trunko de la pipo .

    sinonimoj: fusto

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈtrun.ko/
Silaboj
TRUN·ko
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. trunkradikotrunko
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativotrunkotrunkoj
akuzativo (-n)trunkontrunkojn

Ekzemplaj frazoj

  • Per segilo Tomo duonigis la trunkojn. #3551614
  • La elefanto levis pezan trunkon. #672423
  • El la trunko kreskas branĉoj. #688667
  • La kejlo malrapide penetris en la trunkon. #697733

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

trunk-

En aliaj lingvoj

Englishshaft, trunk, bole, torso
Portuguêstronco
Françaistronc
DeutschStamm, Schaft (Baumstamm), Stengel, Rumpf
Italianotronco
Polskikolumna, pień, tułów
Русскийствол, туловище, усечённое тело
Українськастовбур (дерева)
Nederlandsstam, boomstam, romp
Češtinakmen (stromu), trup (těla), třeň houby
Slovenčinadriek, kmeň, peň, trup
Magyartörzs
中文箱, 躯干, 尾根, 钩身
日本語幹
Catalàtronc
Bahasa Indonesiabatang, tangkai, batang tubuh, frustum
Беларускаяствол (дрэва), сьцябло, тулава, сечаная фігура

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.