Esperantopedia

Vortaro · substantivo

hospico

hospico/hosˈpi.tso/

hospico estas esperanta vorto (substantivo): Loko, kie oni flegas homojn kun….

Signifo

  1. Loko, kie oni flegas homojn kun nekuracebla aŭ longedaŭra malsano, orfojn, malriĉulojn, mortontojn
    • tiu hospico prizorgas aidosulojn inkluzive de pli ol cent georfoj, de la infanaĝo ĝis adolesko kaj tro multe da ili finfine mortas ĉi-tie
    • se iu konfidas sian maljunan patron aŭ patrinon al hospico, li sentas premon de la parencoj kaj amikoj, ke li ne estas bona filo .

    vidu ankaŭ: paliativi

  2. Fondaĵo ordinare religia, kiu gastigas vojaĝantojn
    • vi tranoktas en kibuco aŭ en urba hotelo, en gastejo aŭ en hospico .

    vidu ankaŭ: karavanejo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/hosˈpi.tso/
Silaboj
hos·PI·co

Vortfarado

  1. hospicradikohospico
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativohospicohospicoj
akuzativo (-n)hospiconhospicojn

Ekzemplaj frazoj

  • La hospico enhavos sep pacientajn ĉambrarojn, ĉiun kun privata banĉambro. #4375248

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishhospice
Françaishospice
DeutschHospiz
Italianoospizio
Polskihospicjum, izba przyjęć gości w klasztorze
Українськапритулок, богадільня
Češtinahospic, hospitál, špitál
Slovenčinahospic
Magyarápolási otthon, menhely, szeretetház, zarándokszállás
中文安宁病房
Беларускаяхоспіс, прытулак

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.