Esperantopedia

Vortaro · substantivo

nebulo

nebulo/neˈbu.lo/

Oficiala vorto (Fundamento)

nebulo estas esperanta vorto (substantivo): Ĉegrunda nubo el malgrandaj akvogutetoj….

Signifo

  1. Ĉegrunda nubo el malgrandaj akvogutetoj kondensitaj pro trosatureco de la aero
    • nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo
    • kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue malaperas

    supernocio: aerosolo vidu ankaŭ: nubo, roso

  2. Io simila al nebulo, senforma, malklariganta la vidon
    • oni vidis [la] regimentojn de la kronprinco kaj grandan polvan nebulon, kiu pendis super la malamiko
    • el arĝentaj incensujoj en la niĉoj fluis malpezaj, kvazaŭ sunaj rubandoj de fumo kaj distrenis en la salono nebulojn de ekscitanta odoro
  3. Malklaraĵo, malprecizaĵo, necerteco
    • la animo kovriĝas per nebulo
    • la vagonaro forportis ŝin en la nebulon de la sonĝoj

    vidu ankaŭ: dubo, enigmo, konfuzo, mistero

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/neˈbu.lo/
Silaboj
ne·BU·lo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. nebulradikonebulo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativonebulonebuloj
akuzativo (-n)nebulonnebulojn

Ekzemplaj frazoj

  • Lampa lumo lumetis en la nebulo. #435910
  • Ni povis vidi nenion krom nebulo. #473541
  • Danĝeras flugi en tiu densa nebulo. #481755
  • La leviĝanta suno forigis la nebulon. #569910

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

nebul-

En aliaj lingvoj

Englishfog
Españolniebla, neblina
Portuguêsnévoa, neblina, nevoeira
Françaisbrouillard, brume
DeutschNebel
Polskimgła
Русскийтуман
Українськатуман, мла, імла
Nederlandsnevel, mist
Češtinamlha
Slovenčinahmla
Magyarköd, pára
中文雾气
日本語霧
Българскимъгла
Svenskadimma
עבריתערפל
Bahasa Indonesiakabut
Беларускаятуман

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.