Esperantopedia

Vortaro · substantivo

triktrako

triktrako/trikˈtra.ko/

triktrako estas esperanta vorto (substantivo): Ĝenerala nomo por ĉiu el kelkdeko da….

Signifo

  1. Ĝenerala nomo por ĉiu el kelkdeko da esence similaj surtablaj ludoj, en kiuj du ludantoj movas ludpecojn sur tabulo, dismarkita per longaj fakoj, laŭ poentoj akiritaj per ĵetkuboj
    • [Prifosante la Forbruligitan urbon en Irano la arkeologoj trovis] la plej antikvan (2600–2450 a.K.) kompleton por triktrako el ludtabulo kun 4 ĵetkuboj kaj 27 ludpecoj .
  2. Triktraka ludo populara en la antikva Romo
    • La preferata distraĵo de Klaŭdio estis ludi triktrakon .
  3. Iu el pluraj aziaj specoj de triktrako, tradiciaj en la Okcidenta kaj Centra Azio, Kaŭkazio, Balkanio, Rusio
    • Triktrako estas ludo kiu havas antikvajn radikojn en la Persa Imperio, ĝi ludas gravan rolon en la kulturo de Azerbajĝano .
  4. Iu el mezepokaj adaptaĵoj de araba triktrako, disvastiĝintaj en Eŭropo tra Hispanio post la 9ª jc kajaŭ importitaj dum la krucmilitoj
    • Don Gaiferos forĵetas de si la tabulon de la triktrako .
  5. Specifa triktraka ludo tiunoma (fakte, ĝi havis plurajn variantojn), kiu estis populara en Francio kaj ĉirkaŭaj landoj en la 17ª–19ª jarcentoj.
  6. Simpligita triktrako estiĝinta en Irlando kaj Britujo en la 17ª jc, kiu nun estas la sola aŭ almenaŭ la plej ofta formo de triktrako plu ludata en la okcidentaj landoj
    • li ŝatis ludi kun mi triktrakon kaj damojn
    • usona mod-ilustristo, desegnis sian edzinon ludantan triktrakon en la kelo de sia hejmo dum aerataka alarmo .

    sinonimoj: bakgamono

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/trikˈtra.ko/
Silaboj
trik·TRA·ko

Vortfarado

  1. triktrakradikotriktrako
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativotriktrakotriktrakoj
akuzativo (-n)triktrakontriktrakojn

Ekzemplaj frazoj

  • Ni ludu aŭ triktrakon aŭ ŝakon. #7523455
  • Vi kaj mi neniam ludis triktrakon, ĉu? #8868594
  • Ĉu vi iam ludis triktrakon kun Tomo? #10042478
  • Ĉu vi scias ludi triktrakon? #14042968

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishbackgammon, tables game, trictrac
Españollas tablas
Portuguêstriquetraque
Françaisbackgammon, jacquet (jeu), trictrac, jeu de tables
DeutschWurfzabel, Puff, Tric Trac, Backgammon
Polskibackgammon, tryk trak, tryktrak, trik trak
Русскийнарды, игра «12 линий», дуодецим (древнеримская игра), длинные нарды
Українськатриктрак (гра)
Magyartriktrak
中文双陆棋
日本語トリックトラック, バックギャモン
Българскитабла
Ελληνικάτάβλι, φεύγα
Catalàjaquet, tric-trac, backgammon
Հայերեննարդի
Беларускаятрыктрак

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.