Esperantopedia

Vortaro · adjektivo

tuteca

tuteca/tuˈte.tsa/

Oficiala radiko tut- (Fundamento, 1905)

tuteca estas esperanta vorto (adjektivo): Ampleksanta la tuton, ne disigita.

Signifo

  1. Ampleksanta la tuton, ne disigita; ne difektita, senmanka
    • li donis al Anjo la [mielkukon], kiu estis ankoraŭ tuteca
    • la lingvo disrompiĝis, se la homgrupo (gento, tribo k.t.p.) disiĝis, se ĝi ne plu estis tuteca

    vidu ankaŭ: kohera, unueco

  2. (p.p. ordo-rilato `le`) Tia, ke por du elementoj `x` kaj `y` ĉiam veras `x le y` aŭ `y le x`
    • la kutima ordo super la aro de reeloj estas tuteca.

    antonimoj: parta

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/tuˈte.tsa/
Silaboj
tu·TE·ca

Vortfarado

  1. tutradikotuto
  2. ecsufiksoeco, abstrakta kvalito
  3. afinaĵoadjektivo

Formoj

singularopluralo
nominativotutecatutecaj
akuzativo (-n)tutecantutecajn

Ekzemplaj frazoj

  • Mi estis enfermita en tuteca soleco. #2665106
  • Tiu lernolibro havas bone ellaboritan tutecan sistemon. #2455991
  • Gravas eliri de tuteca rigardo al tiu politiko. #1761669
  • La propono celas al la kreo de tuteca transportsistemo. #1755000

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

tut-

En aliaj lingvoj

Englishholistic, end-to-end, total, linear
Españoltotal
Françaisholistique, total
Deutschganz, ganzheitlich, holistisch, total
Polskiliniowy
Русскийсовершенный, линейный
Češtinacelistvý, celkový
Slovenčinacelkový
Magyarteljes
Catalàtotal
Беларускаясуцэльны

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.