Esperantopedia

Vortaro · substantivo

animo

animo/aˈni.mo/

Oficiala vorto (Fundamento)

animo estas esperanta vorto (substantivo): Spirita, viviga principo de homo kaj….

Signifo

  1. Spirita, viviga principo de homo kaj aliaj bestoj, laŭ iuj doktrinoj eterna
    • la korpo estas morta, la animo estas senmorta
    • Dio diris: jen Mi donis al […] ĉiuj bestoj de la tero […], kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon
  2. Senta kaj pasia parto de homo, tuto de liaj moralaj ecoj, bonaj aŭ malbonaj, kontraste al la intelekto
    • ni reiris malrapide al la vagonaro, plenaj de pensoj kaj kun malgaja animo (humoro)
    • per ĉiuj fortoj de mia animo mi malbenas tiun ĉi teruran momenton !

    sinonimoj: koro

  3. Precipa instiganto
    • mortis nia plej kara samideano kaj amiko, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj
    • Grace […] senbrue ĉie laboradis kaj estis la gaja animo de ĉiuj preparadoj

    sinonimoj: kerno, motoro

  4. Spirito de io
    • la societo tiam konos la tutan animon de l' lingvo […] kaj povos tute libere uzi la lingvon por ĉiaj celoj
    • krei propran poezian artformon, venintan el la animo de la strukturo de nia lingvo mem .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/aˈni.mo/
Silaboj
a·NI·mo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. animradikoanimo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoanimoanimoj
akuzativo (-n)animonanimojn

Ekzemplaj frazoj

  • Fremda animo estas abismo sen limo. #648313
  • En sana korpo estas sana animo. #658526
  • Mi malkovris antaŭ vi mian animon. #671100
  • Mi trovis ĝemelan animon en Bob. #671345

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

anim-

En aliaj lingvoj

Englishsoul, spirit
Españolalma
Portuguêsalma
Françaisâme
DeutschSeele, Gemüt
Italianoanima, animo, anima (fig.)
Polskidusza
Русскийдуша
Українськадуша
Nederlandsziel
Češtinaanima, duše
Slovenčinaduša
Magyarlélek
日本語魂
Românăduhul
Българскидуша
Catalàànima
עבריתנשמה, רוח
Bahasa Indonesiajiwa, nyawa, roh, sukma
ไทยจิตใจ
Беларускаядуша, дух

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.